Kalumnii Ĉinion kiel "manipulanton de valuta kurzo" estas tipe unuflankisma faro

(GMT+08:00) 2019-08-07 19:38:12     Redaktoro:Xiong

La 6an de aŭgusto la usona financa ministerio difinis Ĉinion kiel "manipulanton de valuta kurzo". Tiu etiketo por Ĉinio ne konformas al la kvantiga normo de "manipulanto de valuta kurzo", mem ellaborita de la usona financa ministerio. Evidente ĝi estas arbitra ago surbaze de unuflankismo kaj protektismo, kaj sekve ĝi detruos la internaciajn regularojn kaj donos grandan influon al la mondaj ekonomio kaj financo.

Maje de ĉi jaro la usona financa ministerio raportis, ke laŭ la tri kvantigaj normoj de ĝi ellaboritaj Ĉinio ne havas avantaĝojn maljuste manipuli valutan kurzon, nur krom tio ke, kiam ĝi komercas kun Usono, ĝi havas favoran saldon de pli ol 20 miliardoj da usonaj dolaroj en unu jaro. Sed nun, pasis nur du monatoj, la usona financa ministerio neis sian konkludon. Nu, Usono rompis sian vorton! Tio estas tipa pragmata faro de Usono: "Se ĝi konformas al mia intenco, mi uzas ĝin; se ne, mi forĵetas ĝin".

Laŭ la komuna kono de la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF), IMF estas internacia specifa institucio administranta valutan kurzon, kaj ĝia opinio estas premiso kaj bazo por juĝi, ĉu iu lando manipulas valutan kurzon aŭ ne, kaj rezulte de tio, Usono tute ne havas rajton laŭ sia trovo doni takson pri alia lando rilate valutan kurzon. En la ĵus finita interkonsiliĝo de IMF pri la kvara klaŭzo cele al Ĉinio, IME juĝis, ke la valuta kurzo de Renminbi ĝenerale konformas al la fundamento. Sed Usono, malobeante la plurflankajn regulojn, ignorante takson de aŭtoritata institucio, laŭplaĉe kaj surbaze de egoismo faris al Ĉinio algluadon de la etiketo de "manipulanto de valuta kurzo", kio estas tipa faro de unuflankismo kaj protektismo kaj spegulas la hegemonian mensostaton de Usono.

Kial Usono altrude portis al Ĉinio la ĉapon de "manipulanto de valuta kurzo"? Tial ĉefe ke Usono daŭre faras ekstreman premon al Ĉinio, ĝenas la antaŭvidon de merkato kaj subpremas la ĉinan ekonomion. Sed tia konduto damaĝos ne nur rivalon, sed ankaŭ Usonon mem. Kaj cetere, tia faro de Usono ankaŭ provokos fluktuon de la financa merkato kaj malhelpos reprosperiĝon de la internacia komerco kaj la tutmonda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin