Praktiki ekonomian hegemonion per valuta kurzo ne povas akiri homan koron

(GMT+08:00) 2019-08-07 20:48:07     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la usona financa ministerio difinis Ĉinion kiel "manipulanton de valuta kurzo", kaj per tio ĝi neis sian normon pri "manipulanto de valuta kurzo" mem ellaboritan. Tiu usona ago pruvas, ke fronte al la firma starpunkto de Ĉinio defendi siajn interesojn, iuj usonanoj neordinare urĝe provas, utiligante valutan kurzon, fari al Ĉinio ekstreman premon kaj praktiki ekonomian hegemonion. Sendube tia faro de Usono alportos pli grandan danĝeron al la tutmonda ekonomio, damaĝante ne nur rivalon, sed ankaŭ Usonon mem.

Se oni retrorigardas la internacian ekonomian historion, oni trovas, ke subpremi sian konkurencan rivalon per "karto de valuta kurzo" estas kutima taktiko de Usono. Septembre de 1985, gvidate de Usono, Japanio, Federacia Germanio, Francio, Britio kune kun Usono alvenis al "Placa Interkonsento", kaj sub tio la usona dolaro kontraŭ aliaj ĉefaj valutoj en mallonga tempo grandskale malplivaloriĝis – tia aranĝo fine kaŭzis la ekonomian regreson de Japanio en la postaj dudek jaroj.

Lastatempe, pro tio, ke Usono senbride praktikis la unuflankisman politikon kaj intensigis la komercan konflikton kun Ĉinio, al la tutmonde financa merkato okazis fluktuado, kaj ankaŭ la valuta kurzo de Renminbi alterne variis influate de la merkato. En la lastaj tagoj la valuta kurzo de Renminbi kontraŭ la usona dolaro falis kaj eĉ trarompis la limon "sep kontraŭ unu". Tio ja estas normala reago de merkato, sed iuj usonaj personoj kaptis la okazon, spite al la ekonomia scio kaj la takso donita de internacia institucio, altrude vestis Ĉinion per ĉapo de "manipulanto de valuta kurzo". Ili reĝisoris farson kaj mem aktoris en ĝi. La celo de Usono estas evidenta, ke ĝi volas doni pluan premon al Ĉinio, tiel ke tiu cedu en posta intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin