Ĉinio urĝas rilatajn partiojn mildigi streĉecon sur Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2019-08-07 10:59:18     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde alvokis rilatajn partiojn ŝategi la malfacile realigitan pliboniĝon kaj fari pli multe por helpi akceli dialogon kaj mildigi streĉecon sur la Korea Duoninsulo.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn responde al la demando, ke marde frumatene la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pafis du ĵetaĵojn.

Hua diris, ke Ĉinio rimarkis la rilatan movon de la KDPR kaj ankaŭ la lunde komencitan komunan militekzercadon de Usono kaj Sud-Koreio. Ŝi emfazis, ke la situacio en la Korea Duoninsulo estas en ŝlosila etapo.

Ŝi urĝis rilatajn partiojn ŝategi la malfacile realigitan pliboniĝon, fari pli multe por helpi akceli dialogon kaj mildigi streĉecon, certigi la efektivigon de la politika konsento de la gvidantoj kiel eble plej rapide kaj fari pozitivajn klopodojn por antaŭenigi sennukleigon de la duoninsulo kaj daŭran pacon en la duoninsulo kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin