Usono frostigis aktivojn de venezuela registaro

(GMT+08:00) 2019-08-07 11:08:52     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis administracian ordonon frostigi posedaĵojn de la venezuela registaro.

La administracia ordono diris, ke ĉiuj posedaĵoj kaj iliaj interesoj de la venezuela registaro, kiuj estas en Usono, estas frostigitaj kaj devas ne esti transigitaj, pagitaj, eksportitaj, retiritaj aŭ alimaniere traktitaj. La ordono estas valida ekde la 9a horo lunde laŭ orient-usona tempo.

Usono sekvas politikon pri ekonomiaj sankcioj kaj diplomatia izolado kontraŭ la venezuela registaro, por subteni la opozician gvidanton Juan Guaido.

La registaro de Trump agnoskis Guaido kiel intertempan prezidenton de Venezuelo en la 23a de januaro, je kelkaj tagoj post kiam Nikolas Maduro enoficiĝis por la dua oficperiodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin