Ĉinio forte kondamnas terorisman atakon en Kairo

(GMT+08:00) 2019-08-07 11:10:49     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Ĉinio forte kondamnas terorisman atakon en la egipta ĉefurbo Kairo kaj esprimas profundan funebron pri la mortintoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj al familianoj de la mortintoj.

La atako okazis lunde frumatene en Kairo, lasante 20 homojn mortigitaj kaj 48 aliaj vunditaj.

Hua diris, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj firme subtenas la klopodojn de Egiptio por konservado de nacia stabileco kaj batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin