Ĉinio oponas decidon de Usono etiketi ĝin kiel "monan manipulanton"

(GMT+08:00) 2019-08-07 12:23:02     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde respondis demandon de raportisto pri tio, ke la usona Ministerio de Financo etiketis Ĉinion kiel "monan manipulanton".

La usona Ministerio de Financo oficiale anoncis, ke Ĉinio estas etiketita kiel "mona manipulanto". Tio estis la unua fojo ekde 1994.

Responde al rilata demando, Hua diris, ke la Ĉina Popola Banko jam publikigis deklaron pri la decido de Usono. Spite al faktoj kaj sia kvanteca normo pri la tiel nomata "mona manipulanto", la usona flanko malracie metis sur Ĉinion la etiketon de "mona manipulanto". Tio estis denova malbona ago de Usono por intensigo de komerca konflikto de post la 1a de aŭgusto, kiam la usona registaro anoncis la planon kolekti aldonajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

Hua diris, ke la arbitra unuflanka kaj protektisma agado de Usono estis publika malobservo kaj provoko kontraŭ internaciaj reguloj, kaj detruis tutmondan multflankan konsenton pri moninterŝanĝa kurzo. Ĝi ne nur malutilas al raica kaj praktika solvado de ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj, sed ankaŭ serioze rompos internacian financan ordon kaj malhelpos reprosperigon de internacia komerco kaj tutmonda ekonomio. Ĉinio firme oponas tian konduton. Ŝi aldonis, ke la ĉina flanko urĝas la usonan flankon reveni al racieco kaj korekti siajn erarojn por eviti pluan difekton de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin