Venezuelo forte kondamnas ekonomian blokadon de Usono kontraŭ ĝi

(GMT+08:00) 2019-08-07 14:59:38     Redaktoro:Yu
Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis administracian ordonon frostigi posedaĵojn de la venezuela registaro sub la usona jurisdikcio. Krome, venezuelaj civitanoj, kiuj laboras por la registaro de Nikolas Maduro, eble estos malpermesitaj iri en Usonon. La publiko opiniis, ke la frostigo de ĉiuj posedaĵoj de la venezuela registaro en Usono estas la plej severa rimedo kontraŭ la lando. La venezuela registaro forte kondamnis la ampleksan ekonomian blokadon de Usono kontraŭ la lando kaj nomis la usonan sankcion ekonomia terorismo.

La venezuela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde en deklaro, ke la kontraŭleĝa sankcio kaj ekonomia blokado kontraŭ Venezuelo estas ekonomia terorismo kaj la plej absurda kaj senhonta rabado en historio de modernaj internaciaj rilatoj kaj grave damaĝos la ekonomion kaj socion de Venezuelo.

Venezuela vicprezidento Delcy Rodriguez diris dum televida parolado, ke la administracia ordono subskribita de usona prezidento Trump estas deklaro pri ampleksa embargo kontraŭ Venezuelo, kiu subfosos ĉiujn ekonomiajn sektorojn de Venezuelo kaj havos gravan influon sur la ĉiutagan vivon de la venezuela popolo. Li akcentis, ke tio estas tutmonda minaco, kaj maltrankviligos ĉiujn landojn, kiuj havas aktivojn en Usono.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza diris en gazetara konferenco, ke Venezuelo klopodos serĉi anstataŭan mekanismon kaj alternativon por trakti la ekonomian blokadon de Usono. Responde al demando, ĉu la venezuela registaro prenos kontraŭrimedojn, Arreaza diris, ke ĉiuj elektoj estas sur la tablo, tamen ili devas esti konformaj al internacia leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin