Novaĵoj  (Aŭgusto 08)

(GMT+08:00) 2019-08-08 15:51:56     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio subskribis Singapuran Konvencion pri Mediacio; Pakistano malaltigis nivelon de siaj diplomatiaj rilatoj kun Hindio.

Merkrede en Singapuro, ĉirkaŭ 46 landoj inkluzive de Ĉinio kaj Usono subskribis konvencion de UN pri mediacio, kiu estas nomata per Singapuro kaj difinita por akceli mediacion kiel alian rimedon por solvi la internaciajn komercajn disputojn.

La Konvencio de UN pri Internacia Kvietiga Interkonsento Rezultanta el Mediacio, konata ankaŭ kiel la Singapura Konvencio pri Mediacio, estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN en decembro 2018 kaj malfermita por subskribo merkrede.

Li Chenggang, adjunkto de la ĉina ministro pri komerco, subskribis la konvencion kune kun reprezentantoj el aliaj 45 landoj en la subskriba ceremonio de la Singapura Konvencio. Pli ol 1 500 delegitoj el la tuta mondo ĉeestis la historian okazaĵon, kunorganizitan de la Singapura Ministerio pri Leĝo kaj la Komisiono de UN pri Internacia Komerca Leĝo, inkluzive de Stephen Mathias, ĝenerala helpsekretario pri leĝaj aferoj de UN.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris en sia inaŭgura parolado, ke la singapura konvencio estas forta deklaro subtenanta multflankecon. Li diris, ke multflankeco estas sub premado, tamen la solvo estas ne forlasi ĝin, sed plibonigi ĝin, kaj la alternativo de la mondo sen multflankaj institucioj kaj vaste akceptitaj internaciaj reguloj malutilas al ĉiuj landoj, grandaj kaj malgrandaj.

Kelkaj dekmiloj da venezuelaj armeanoj kaj civiluloj merkrede okazigis grandskalan manifestacion forte protestante kontraŭ la usona registaro pri ampleksa ekonomia embargo kontraŭ Venezuelo. Samtempe, Ĉinio, Rusio kaj Kubo kaj rilataj internaciaj organizoj esprimis fortan oponon kontraŭ la kruda interveno de Usono en la internajn aferojn de Venezuelo.

Laŭ la administracia ordono subskribita de Trump, ĉiuj aktivoj kaj iliaj interesoj de la venezuela registaro en Usono estas frostigitaj kaj ne devas esti transigitaj, pagitaj, eksportitaj, retiritaj aŭ alimaniere traktitaj. La venezuela registaro forte kondamnis la usonan agon kaj anoncis okazigi grandskalan manifestacion por protesti kontraŭ la novaj sankcioj de Usono.

Venezuela prezidento Nikolas Maduro diris en socia komunikilo post la komenco de la manifestacio, ke la venezuela popolo donis fortan rebaton al krimo de imperiisma agreso per unuiĝo kaj ŝtala volo, defendis suverenecon, rajtojn kaj interesojn de la nacio, kaj heredos kaj radiigos la spiriton transdonitan de la latinamerika popolo de generacio al generacio en la batalo por protekto de libereco kaj vero.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio oponas la intervenon de Usono en la internajn aferojn de Venezuelo, urĝante Usonon ĉesigi sian tiranan konduton de senbrida subpremado sur la alia lando.

Proparolanto Hua Chunying diris, "Ni devas atentigi, ke estas enlanda afero, kiu politika partio regu la landon, kaj tio devas esti decidita de ĝia popolo."

Hua faris la rimarkojn, post kiam usona prezidento Donald Trump lunde publikigis administracian ordonon frostigi aktivojn de la venezuela registaro en Usono. Ŝi diris, ke tio, kion Usono diris kaj faris, estas serioza interveno en la internajn aferojn de Venezuelo kaj severe malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio firme oponas tion. Ŝi aldonis, ke faktoj pruvis fojfoje, ke sankcioj neniam helpos solvi la venezuelan demandon. Anstataŭe, ili nur pliigos la riskon, ke la situacio estos ekster la regado.

Ŝi diris, ke Ĉinio urĝas Usonon alfronti la esencon de la venezuela demando, reveni al la ĝusta vojo de respekto al la internacia leĝo kaj subteni la dialogan procezon de la venezuela registaro kaj la opozicio.

La oficejo de pakistana ĉefministro merkrede deklaris, ke la pakistana flanko jam decidis malaltigi nivelon de siaj diplomatiaj rilatoj kun Hindio kaj ĉesigi la duflankan komercon.

La deklaro diris, ke tiutage en la kunveno de la komitato pri nacia sekureco, ĉeestantoj diskutis pri la influo de la hinda unuflanka kaj kontraŭleĝa agado, kaj pri la streĉita situacio en Kaŝmiro sub la regado de Hindio kaj ĉe la linio de efektiva regado de la du flankoj.

Pakistana ministerio pri eksteraj aferoj vespere deklaris, ke laŭ decido de la komitato pri nacia sekureco, ĝi oficiale elpelis la hindan altnivelan komisaron kaj revokis sian ambasadoron el Hindio.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke la usona flanko restigas sian politikon pri la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) senŝanĝa kaj atendas rekomenci dialogon kaj konsiliĝon kun la KDPR en la venontaj kelkaj semajnoj.

Pompeo faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab. Li diris, ke la usona flanko atentis la lastatempajn movojn de la KDPR, kaj ke estas bone, ke ekde la kontakto de la registaro de Trump kun Pjongjango, la KDPR neniam okazigis nuklean provon aŭ provpafon de longdistanca misilo, kaj nun ambaŭ flankoj devas doni gravecon al efektivigo de la rezultoj akiritaj en la kunveno de ŝtatestroj pasintjare en Singapuro.

La turka Ministerio de Defendo diris merkrede en deklaro, ke Turkio kaj Usono konsentis kune establi sekuran zonon en norda Sirio.

La deklaro diris, ke la intertraktado inter turkaj kaj usonaj militaj reprezentantoj finiĝis merkrede, kaj ambaŭ flankoj konsentis preni rimedojn kiel eble plej rapide por mildigi la maltrankvilon de Turkio pri ĝia nacia sekureco.

Laŭ la deklaro, Turkio kaj Usono starigos la centron de komuna agado en Turkio por administri la kreadon de sekura zono en norda Sirio. Oni ankoraŭ ne scias, kiel kaj kiam la zono estos kreita.

Afgana vicministro pri internaj aferoj generalo Khoshal Sadat diris, ke almenaŭ 14 homoj estis mortigitaj kaj 145 aliaj vunditaj en letala eksplodo, kiu okazis merkrede en vigla kvartalo ĉe la okcidenta rando de la afgana ĉefurbo Kabulo.

Sadat diris en gazetara konferenco, ke li povas konfirmi la morton de 14 homoj kaj vundiĝon de 145 aliaj tiumatene en la terorisma atako en Kabulo. La oficialulo kulpigis la "malamikojn de Afganio" pri la atako kaj diris, ke la sekurectrupoj plu celos la malamikojn aliloke en la lando.

Samtempe, vidintoj kaj neoficialaj informoj kredis, ke la viktimoj estas pli multaj ol la raportitaj.

Proparolanto de la Ministerio de Internaj Aferoj Nasrat Rahimi diris, ke la eksplodo okazis ĉirkaŭ la 9a horo laŭ loka tempo, post kiam radikalulo stiris veturilon ŝarĝitan per eksplodaĵo tuŝegi la antaŭan pordegon de la distrikta policejo en Polica Distrikto 6.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin