Pakistano: La honkonga problemo entute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-08 20:45:45     Redaktoro:Xiong

La 8an de aŭgusto la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la honkonga problemo entute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio; rilate al tiu problemo diversaj landoj devas observi la bazajn principojn de la internacia juro, evitante intervenon en alilandajn internajn aferojn.

Responde al demando de raportisto de ĈRI, Dr. Mohammad Faisal, proparolanto de la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, asertis, ke la honkonga problemo entute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio, kaj ke Pakistano komprenas la rimedojn alprenitajn de la centra registaro de Ĉinio kaj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti la nacian suverenecon kaj la honkongajn prosperon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin