Pakistano malaltigis nivelon de siaj diplomatiaj rilatoj kun Hindio

(GMT+08:00) 2019-08-08 10:25:14     Redaktoro:Xiao

La oficejo de pakistana ĉefministro merkrede deklaris, ke la pakistana flanko jam decidis malaltigi nivelon de siaj diplomatiaj rilatoj kun Hindio kaj ĉesigi la duflankan komercon.

La deklaro diris, ke tiutage en la kunveno de la komitato pri nacia sekureco, ĉeestantoj diskutis pri la influo de la hinda unuflanka kaj kontraŭleĝa agado, kaj pri la streĉita situacio en Kaŝmiro sub la regado de Hindio kaj ĉe la linio de efektiva regado de la du flankoj.

Pakistana ministerio pri eksteraj aferoj vespere deklaris, ke laŭ decido de la komitato pri nacia sekureco, ĝi oficiale elpelis la hindan altnivelan komisaron kaj revokis sian ambasadoron el Hindio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin