Ĉinio subskribis Singapuran Konvencion pri Mediacio

(GMT+08:00) 2019-08-08 11:22:08     Redaktoro:Yu

Merkrede en Singapuro, ĉirkaŭ 46 landoj inkluzive de Ĉinio kaj Usono subskribis konvencion de la UN pri mediacio, kiu estas nomata per Singapuro kaj difinita por akceli mediacion kiel alian rimedon por solvi la internaciajn komercajn disputojn.

La Konvencio de la UN pri Internacia Kvietiga Interkonsento Rezultanta el Mediacio, konata ankaŭ kiel la Singapura Konvencio pri Mediacio, estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la UN en decembro 2018 kaj malfermita por subskribo merkrede.

Li Chenggang, adjunkto de ĉina ministro pri komerco, subskribis la konvencion kune kun reprezentantoj el aliaj 45 landoj en la subskriba ceremonio de la Singapura Konvencio. Pli ol 1 500 delegitoj el la tuta mondo ĉeestis la historian okazaĵon, kunorganizitan de la Singapura Ministerio pri Leĝo kaj la Komisiono de la UN pri Internacia Komerca Leĝo, inkluzive de Stephen Mathias, ĝenerala helpsekretario pri leĝaj aferoj de la UN.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris en sia inaŭgura parolado, ke la singapura konvencio estas forta deklaro subtenanta multflankecon. Li diris, ke multflankeco estas sub premado, tamen la solvo estas ne forlasi ĝin, sed plibonigi ĝin, kaj la alternativo de la mondo sen multflankaj institucioj kaj vaste akceptitaj internaciaj reguloj malutilas al ĉiuj landoj, grandaj kaj malgrandaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin