Ĉinio oponas intervenon de Usono en internaciajn aferojn de Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-08-08 11:24:00     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio oponas la intervenon de Usono en la internajn aferojn de Venezuelo, urĝante Usonon ĉesigi sian tiranan konduton de senbrida subpremado sur la alia lando.

Proparolanto Hua Chunying diris, "Ni devas atentigi, ke estas enlanda afero, kiu politika partio regu la landon, kaj tio devas esti decidita de ĝia popolo.

Hua faris la rimarkojn, post kiam usona prezidento Donald Trump lunde publikigis administracian ordonon frostigi aktivojn de la venezuela registaro en Usono. Ŝi diris, ke tio, kion Usono diris kaj faris, estas serioza interveno en la internajn aferojn de Venezuelo kaj severe malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio firme oponas tion. Ŝi aldonis, ke faktoj pruvis fojfoje, ke sankcioj neniam helpos solvi la venezuelan demandon. Anstataŭe, ili nur pliigos la riskon, ke la situacio estos ekster la regado.

Ŝi diris, ke Ĉinio urĝas Usonon alfronti la esencon de la venezuela demando, reveni al la ĝusta vojo de respekto al la internacia leĝo kaj subteni la dialogan procezon de la venezuela registaro kaj la opozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin