Turkio kaj Usono konsentis pri sekura zono en Sirio

(GMT+08:00) 2019-08-08 13:28:28     Redaktoro:Yu

La turka Ministerio de Defendo diris merkrede en deklaro, ke Turkio kaj Usono konsentis kune establi sekuran zonon en norda Sirio.

La deklaro diris, ke la intertraktado inter turkaj kaj usonaj militaj reprezentantoj finiĝis merkrede, kaj ambaŭ flankoj konsentis preni rimedojn kiel eble plej rapide por mildigi la maltrankvilon de Turkio pri ĝia nacia sekureco.

Laŭ la deklaro, Turkio kaj Usono starigos la centron de komuna agado en Turkio por administri la kreadon de sekura zono en norda Sirio. Oni ankoraŭ ne scias, kiel kaj kiam la zono estos kreita.

Ankaŭ Hulusi Akar, turka ministro pri defendo, konfirmis la rezulton merkrede, vortigante la movon de Usono zorgi pri turkaj vidpunktoj en la intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin