Fokusoj de la Semajno (Aŭg. 09)

(GMT+08:00) 2019-08-08 16:06:45     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde respondis demandon de raportisto pri tio, ke la usona Ministerio de Financo etiketis Ĉinion kiel "monan manipulanton".

La usona Ministerio de Financo oficiale anoncis, ke Ĉinio estas etiketita kiel "mona manipulanto". Tio estis la unua fojo ekde 1994.

Responde al rilata demando, Hua diris, ke la Ĉina Popola Banko jam publikigis deklaron pri la decido de Usono. Spite al faktoj kaj sia kvanteca normo pri la tiel nomata "mona manipulanto", la usona flanko malracie metis sur Ĉinion la etiketon de "mona manipulanto". Tio estis denova malbona ago de Usono por intensigo de komerca konflikto de post la 1a de aŭgusto, kiam la usona registaro anoncis la planon kolekti aldonajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

Hua diris, ke la arbitra unuflanka kaj protektisma agado de Usono estis publika malobservo kaj provoko kontraŭ internaciaj reguloj, kaj detruis tutmondan multflankan konsenton pri moninterŝanĝa kurzo. Ĝi ne nur malutilas al raica kaj praktika solvado de ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj, sed ankaŭ serioze rompos internacian financan ordon kaj malhelpos reprosperigon de internacia komerco kaj tutmonda ekonomio. Ĉinio firme oponas tian konduton. Ŝi aldonis, ke la ĉina flanko urĝas la usonan flankon reveni al racieco kaj korekti siajn erarojn por eviti pluan difekton de la duflankaj rilatoj.

Merkrede en Singapuro, ĉirkaŭ 46 landoj inkluzive de Ĉinio kaj Usono subskribis konvencion de la UN pri mediacio, kiu estas nomata per Singapuro kaj difinita por akceli mediacion kiel alian rimedon por solvi la internaciajn komercajn disputojn.

La Konvencio de la UN pri Internacia Kvietiga Interkonsento Rezultanta el Mediacio, konata ankaŭ kiel la Singapura Konvencio pri Mediacio, estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la UN en decembro 2018 kaj malfermita por subskribo merkrede.

Li Chenggang, adjunkto de ĉina ministro pri komerco, subskribis la konvencion kune kun reprezentantoj el aliaj 45 landoj en la subskriba ceremonio de la Singapura Konvencio.

Kelkaj dekmiloj da venezuelaj armeanoj kaj civiuloj merkrede okazigis grandskalan manifestacion forte protestante kontraŭ la usona registaro pri ampleksa ekonomia embargo kontraŭ Venezuelo. Samtempe, Ĉinio, Rusio kaj Kubo kaj rilataj internaciaj organizoj esprimis fortan oponon kontraŭ la kruda interveno de Usono en la internajn aferojn de Venezuelo.

Laŭ la administracia ordono subskribita de Trump, ĉiuj aktivoj kaj iliaj interesoj de la venezuela registaro en Usono estas frostigitaj kaj devas ne esti transigitaj, pagitaj, eksportitaj, retiritaj aŭ alimaniere traktitaj. La venezuela registaro forte kondamnis la usonan agon kaj anoncis okazigi grandskalan manifestacion por protesti kontraŭ la novaj sankcioj de Usono.

Venezuela prezidento Nikolas Maduro diris en socia komunikilo post la komenco de la manifestacio, ke la venezuela popolo donis fortan rebaton al krimo de imperiisma agreso per unuiĝo kaj ŝtala volo, defendis suverenecon, rajtojn kaj interesojn de la nacio, kaj heredos kaj radiigos la spiriton transdonitan de la latinamerika popolo de generacio al generacio en la batalo por protekto de libereco kaj vero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin