Misfamigi Ĉinion je "manipulado de valuta kurzo" estas tipa duobla kriterio

(GMT+08:00) 2019-08-09 17:12:08     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la usona financa ministerio enskribis Ĉinion kiel "manipulanton de valuta kurzo", kio malobservas la juĝonormon ellaboritan de ĝi mem. La usona registaro plurfoje donis premon al la Federala Rezervo (FeD), ke tiu reduktu procentojn de interezo, sed ĝi nomas la normalan ŝanĝiĝon de valuto en Ĉinio kiel "manipuladon de valuta kurzo". Ĉu tio ne estas duobla kriterio?

De longa tempo Usono, dank' al la pozicio de la usona dolaro kiel internacia rezerva mono, prenas la valutan kurzon kiel sian hegemonian ilon. Ekde 1994 Ĉinio praktikis la reformon pri la formiĝa mekanismo de valuta kurzo de Renminbi, la merkatiga grado de valuta kurzo de Renminbi ĉiam estas leviĝanta, sed iuj usonaj personoj senintermite kreis premon, foje kaj refoje postulante, ke Ĉinio pliigu la elastecon de la valuta kurzo de Renminbi. En la lasta tempo, pro ke Usono senbride praktikis la unuflankisman politikon kaj ĉiam pli akrigis la komercan konflikton kun Ĉinio, en la tutmonda financa merkato okazis fluktuado kaj sekve ankaŭ la valuta kurzo de Renminbi fluktuis iagrade, kaj tiam ĝuste aperis la elasteco de la valuta kurzo de Renminbi. Sed tiam tiuj usonanoj ŝajnas forgesi siajn vortojn, kiujn ili iam diris, kaj tuj ŝanĝis sian vizaĝon, absurde riproĉante Ĉinion pri ĝia "manipulado de valuta kurzo". Tia memkontraŭdiro estas vere nekomprenebla.

En la pasinta pli ol unu jaro iuj usonanoj plurfoje premis, ke la Federala Rezervo (FeD) reduktu procentojn de interezo, intencante lasi la valutan kurzon de usona dolaro iri malalten. Influate de tio, la 31an de julio, la Federala Rezervo devigite proklamis malpliigon de interezo. Pri tiu ĉi interezmalaltigo fare de FeD post pli ol dek jaroj kvar eksprezidantoj de FeD, Paul Volcker, Alan Greenspan, Ben Bernanke kaj Janet Yellen, aperigis kune subskribitan artikolon en la ĵurnalo Wall Street – tio estas maloftega – eksplicite dirante, ke "Usono bezonas sendependan Fed", kaj alvokante, ke decidofaro pri usona mona politiko ne estu influata de politika premo.

Sed iuj usonanoj, kvankam havantaj orelojn, tamen ne aŭdis pri tio, ili daŭre postulas al FeD "plej intense kaj plej rapide" redukti procentojn de interezo. Tia faro de Usono, doni politikan premon al FeD, ja estas vere "manipuli valutan kurzon"! Usono mem intencas devaluti usonan dolaron, sed ĝi klaĉas pri la fluktuado de Renminbi kaŭzita de la merkato. Do, evidente, tio estas tipa duobla kriterio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin