Huawei publikigis la operaciumon Hongmeng

(GMT+08:00) 2019-08-09 19:23:13     Redaktoro:Xiong

La 9an de aŭgusto la kompanio Huawei okazigis al si kongreson de programistoj ĉe la lago Songshan en la urbo Dongguan, Guangdong. En ĝi oni oficiale publikigis la operaciumon Hongmeng, memstare esploritan kaj fabrikitan de Huawei.

Yu Chengdong, ĉefoficisto pri servo de konsumantoj kaj membro de la direkcio de Huawei, konigis, ke la operaciumo Hongmeng estas la panorama distribuo OS surbaze de la mikrokerno, ĝi povas disetendiĝi en pli sekura sistemo kaj esti uzata ĉefe en varo-reto kun karatero: etega malfruiĝo, kiu prezentiĝas en milisekundo kaj eĉ en submilisekundo.

La kongreso daŭras tri tagojn. Partoprenas en ĝi ĉ. 5 000 teknikistoj, kiuj diskutas pri la industrio de finaparatoj kaj pri 5G-tekniko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin