Palestino kondamnas setlejan grandigon de Israelo

(GMT+08:00) 2019-08-09 12:50:06     Redaktoro:Yu

Palestino ĵaŭde kondamnis la setlejan grandigon de Israelo en Cisjordanio, dirante, ke la ago tuŝis ĉiujn ruĝliniojn.

Nabil Abu Rudeineh, proparolanto de la palestina registaro, diris ĵaŭde en deklaro, ke la decido de la israela registaro pri grandigo de setlejo malobservas la rezolucion 2334 de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj la palestina flanko prenos efikajn rimedojn por respondo. Rudeineh diris, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas jam instrukciis al ministro pri eksterlandaj aferoj Riyadal Malki inkluzivi la agon de Israelo en la dokumentojn, prezentotajn al la Internacia Kriminala Kortumo por proceso.

Israela ĉefministro Benjamin Natanyahu ĵaŭde ĉeestis la ceremonion de ekkonstruo de 650 apartamentoj en juda setlejo en Cisjordanio. Li diris, ke pli da setlejoj estos konstruitaj en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin