Mediato: Malĝusta komerca politiko kaŭzos recesion al Usono

(GMT+08:00) 2019-08-09 14:10:50     Redaktoro:Yu

La usona ĵurnalo Wall Street ĵaŭde publikigis ĉefartikolon, avertante, ke la malĝusta politiko pri komerco de la registaro de Trump eble kaŭzos al Usono recesion.

La artikolo sub la titolo "Recesio de Navarro" kritikas komercan konsiliston de la Blanka Domo, Peter Navarro. Estas raportoj, ke kiam usona prezidento Donald Trump minacis kolekti novajn aldonajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj en la lasta semajno, ĉiuj aliaj ekonomiaj konsilistoj de la prezidento esprimis oponon krom Navarro.

La artikolo diris, ke antaŭ tio la registaro de Trump lanĉis politikojn pri redukto de impostoj kaj malstreĉo de reglamentado por prosperigi la ekonomion, tamen de post la eskaladiĝo de komercaj konfliktoj kun aliaj landoj en 2018, la fido kaj kapitala elspezo de usonaj entreprenoj reduktiĝs iom post iom, negative influante la ekonomian kreskon de Usono. La kresko malrapidiĝis de proksimume 3% ĝis 2%, kaj la nombro de ĉiumonate aldonitaj laborpostenoj malpliiĝis de 223 mil en 2018 ĝis 165 mil ĉi-jare.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin