Kelkaj usonaj ekonomikistoj oponas difinon de Usno pri Ĉinio kiel "mona manipulanto"

(GMT+08:00) 2019-08-09 14:21:53     Redaktoro:Yu

Lastatempe kelkaj usonaj ekonomikistoj esprimis sian oponon kontraŭ la decido de la usona Ministerio de Financo, laŭ kiu Ĉinio estis etiketita kiel "mona manipulanto". Ili diris, ke iagrada devaluto de juano estis rezulto de merkata efiko, kaj la arbitra juĝo de la Ministerio de Financo subfosos la tutmondan ekonomian kreskon.

Paul Krugman, Nobel-premiito pri ekonomiko, diris en sia artikolo publikigita en la ĵurnalo New York Times, ke iuj usonaj politikistoj asertis, ke la devaluto de juano estas rezulto de manipulado; sed fakte la devaluto estas natura reago de la merkato al la minaco de la usona registaro pri efektivigo de novaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj Ĉinio estas senkulpa.

Stephen Roach, altranga esploristo de la Univesitato Yale, diris dum intervjuo kun usonaj raportistoj, ke la usona registaro etiketis Ĉinion kiel "monan manipulanton" pro politika konsidero. Li aldonis, ke se Usono intensigos minacon al Ĉinio per plialtigo de tarifoj, ĝi neeviteble alfrontos kontraŭrimedojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin