Laŭ raporto de IMF la valuta kurzo de Renminbi konformas al la ĝenerala situacio de ekonomio

(GMT+08:00) 2019-08-10 16:42:26     Redaktoro:Xiong

La 9an de aŭgusto la Internacia Mona Fonduso (IMF) situanta en Vaŝingtono de Usono publikigis la raporton pri "interkonsiliĝo de la kvara klaŭzo" rilate al Ĉinio en 2019. La raporto laŭdas la progreson akiritan de Ĉinio en ĉefaj ekonomiaj sektoroj kaj ripetas, ke la nivelo de la valuta kurzo de Renminbi en 2018 baze konformas al la ĝenerala situacio de ekonomio.

En la raporto nove publikigita de IMF pri "interkonsiliĝo de la kvara klaŭzo", IMF laŭdis, ke la ĉina registaro akiris progreson en la malaltigo de la fragileco de financaj servoj, la daŭra malfermo de ekonomio, kaj aliaj flankoj en la lastaj tempoj, kaj krome, ĝi esprimis bonvenigon pri la klopodoj de Ĉinio reekvilibrigi ekonomion ekstere en la lastaj jaroj.

En tiutaga gazetara konferenco, kiam James Daniel, asistanta direktoro de IMF kaj ĉefoficisto pri ĉinaj aferoj, respondis la de raportisto starigitan demandon pri tio, ke Ĉinio estas enskribita kiel "manipulanto de valuta kurzo" fare de Usono, li diris:

"Ni opinias, ke la nivelo de la valuta kurzo de Renminbi en 2018 baze konformas al la ĝenerala situacio de ekonomio, tio estas, Renminbi ne estas rimarkinde alte taksita, nek subtaksita."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin