La 10an de aŭgusto en Honkongo alvenis "tutpopola tago por apogi policon" je fiksita dato. Je la oka matene ĉ. tri cent mil honkongaj civitanoj amantaj la patrolandon kaj Honkongon, en bluaj vestoj, alvenis al la placo Golden Bauhinia por partopreni en la ceremonio de hisado de nacia flago. Ili svingis kvinstelajn ruĝajn flagojn, tenis en la manoj ĵurnalojn hodiaŭ eldonitajn kun la reklamo "apogi policon", kaj fotis sin kun la flagogardistoj.
Tri cent mil ekzempleroj de la ĵurnalo Sing Tao, en kies tuta frontpaĝo prezentiĝas la reklamo "apogi policon pri ĝia serioza sociordigo", ĉiuj estis aĉetitaj; eĉ multaj, kiuj volis unu, ne povis aĉeti. Ili esprimis sian sintenon per aĉeto de tiu ĉi ĵurnalo.
Kaj cetere, Sing Tao hodiaŭ daŭre aperigos la reklamon en la tuta frontpaĝo kaj iu publikan leteron titolitan "Honkongo ne povas plu esti senorda", alvokantan ke "honkongaj civitanoj kune agu kaj bridu perfortadon".