Ĉinio kaj Japanio tenas novstadian strategian dialogon

(GMT+08:00) 2019-08-11 15:43:47     Redaktoro:Xiong

La 10an de aŭgusto la ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng kaj la japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba kune prezidis la novstadian strategian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio. La du partioj profunde kaj sincere faris interŝanĝon de opinioj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgitaj.

La du partioj refoje konfirmis aktive plenumi la komunajn ideojn atingitajn de ĉina kaj japana gvidantoj en Osako kaj klopode formi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio adaptiĝantajn al la nova epoko.

Tiu ĉi dialogo estas komencita post sep jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin