La tajfuno Lekima viktimigis 28 homojn kaj suferigis ĉ. 4 milionojn da homoj

(GMT+08:00) 2019-08-11 16:12:38     Redaktoro:Xiong

Laŭ informo de la centra meteologia stacio, je la 22a en la 10a de aŭgusto la ĉi-jara tajfuno n-ro 9 Lekima jam foriris de la provinco Zhejiang kaj eniris en la provincon Jiangsu. Laŭkalkule, ĉ. tagmeze de la 11a ĝi moviĝos al la okcidento de Huanghai-maro, kaj ĉ. vespere ĝi denove surteriĝos ĉe la marbordo de la urbo Rizhao, Shandong.

Ĝis nun la tajfuno viktimigis 28 homojn, kaj cetere, 20 homoj estas en nekontaktebleco. En la provincoj Zhejiang kaj Jiangsu kaj la municipo Ŝanhajo 4,17 milionoj da homoj estas suferigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin