Loĝantoj de urbeto Panguan sin liberigis el malriĉeco

(GMT+08:00) 2019-08-13 09:29:14     Redaktoro:Ĝoja

La ĝardeno de cili-plantado de la urbeto nomatan Panjiang Tianfu

Se vi eniras en vilaĝon Jiaxi de la urbeto Panguan de la urbo Panzhou en la provinco Guizhou, Ĉinio, ĉie videblas verdaj plantoj cili-oj (latine Rosa Roxbunghii), kiuj estas rozacoj kreskantaj en la ĉinaj provincoj Guizhou, Hunan, Hubei, Sichuan, Yunnan kaj municipo Chongqing. Antaŭ kelkaj jaroj la vilaĝo Jiaxi estis malriĉa, sed nun loĝantoj tieaj sin liberigis el la malriĉeco danke al reformado kaj komencis bonstatan vivon.

La ĉefa kialo de malriĉeco estis sterila tero. Laŭ tiu ĉi situacio, la vilaĝo Jiaxi kune kun najbaraj 7 malriĉaj vilaĝoj kreis agrikulturon kun apartaj trajtoj kaj konstruis dekmil muojn da plant-bazo de cilioj, nome ĝardenon de cili-plantado de la urbeto nomatan Panjiang Tianfu.

Al la finkonstruo de la ĝardeno multe kontribuis s-ro Nie Deyou. Li donis grandan sumon kaj plenan energion al la ĝardeno. Li sciigis raportiston, ke li faris esplorojn en Japanio kaj Sud-Koreio, kaj trovis, ke la valoro de cilioj estas alta, ankaŭ merkata perspektivo bona. Li diris, ke nature kreskas sovaĝaj cili-oj en la hejmloko, kaj tio montras, ke tieaj grundo kaj klimato konvenas al kreskado de cilioj. Tial li decidis disvolvon de la industrio de cilioj.

"Mi naskiĝis kaj kreskis ĉi tie. Mia unua volo ĝuste estas helpi hejmlokanojn sin liberigi de malriĉeco, tial mi devas trovi unu taŭgan industrion. Por realigi la volon maje de 2013 mi fondis kooperativon de kamparanoj pri plantado nomatan Panjiang Tianfu."

Komence Nie Deyou aĉetis semojn de cilioj kontraŭ 800 mil juanoj kaj reklamis plantadon de cilioj al lokanoj. Sed malsukcesis. Li petis subtenon kaj helpon de la partia komitato de la urbeto Panguan. La partia komitato kaj la registaro forte subtenis lin, pacience faris konigon al lokanoj pri utiloj kaj bonaĵoj de plantado de cilioj kaj kolektis 13 500 muojn da tero por plantado de cilioj.

En 2016 la registaro komencis reformadon, nome "Resursoj fariĝu aktivoj, kapitaloj fariĝu akcioj kaj kamparanoj fariĝu akciuloj". Nie Deyou aktive ekagis kadre de la reformado. Li promesis al lokanoj, ke per tera administra rajto ili estos akciuloj de la kooperativo, li prenos 10% da profito por ili, 5% por komitato de la vilaĝo kiel fonduson kaj la reston por estonta disvolvo. Post kelkjara disvolvado, la bazo bone funkcias, tial kamparanoj ricevis dividendojn, ankaŭ multaj virinoj kaj maljunuloj, kiuj laboras en la bazo, ricevas salajrojn. Plantado de cilioj verdigas montojn kaj riĉigas hejmlokanojn.

La vilaĝo Haiba

Danke al la reformado plibeliĝis vilaĝoj. S-ino Xiao Zhimei, kiu laboras en la vilaĝo Haiba, najbare de la vilaĝo Jiaxi, konigis, ke pro la reformado la vilaĝo Haiba havas bazon kaj movforton por plibonigi sin, kaj vivkondiĉoj kaj loĝmedio pliboniĝis.

"En la vilaĝo estis 101 malriĉaj familioj, antaŭ 2018 jam 85 familioj sin liberigis el malriĉeco kaj la restaj 16 sin liberigos el malriĉeco fine de 2019. Laŭ konkretaj statoj oni uzas rimedojn por sinliberigo de malriĉeco, ekzemple se pro malsano oni malriĉis, la vilaĝo pagas por ili kuracan koston. Lokanoj estas kontentaj."

En pura kaj spacoplena domo, vilaĝano Wang Xiaofen varme akceptas raportistojn. Ŝia edzo laboras en la bazo de plantado de cilioj, krome la familio plantas ankaŭ ĉerizajn arbojn kaj hoŭtujniojn. La vivo estas pli kaj pli bona. Wang Xiaofen diris:

"Grande ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj, la domo plilarĝis, elektro kaj akvo oportune uzeblas, estas tre bone!"

Vicurbet-estro Yang Ying diris, ke post 2014 la registaro pliigis investon por belaj vilaĝoj.

"En 2017 kaj 2018 ni ordigis loĝmedion. Sekvis ŝanĝiĝoj de vivkutimoj kaj pensmanieroj de popolamasoj. Nun niaj vilaĝoj plibeliĝis kaj vivo pliboniĝis."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin