EKZAMENO POR LA POSTENO DE URBA DIO (trad.) | Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-12 08:40:31     Redaktoro:Li

EKZAMENO POR LA POSTENO DE URBA DIO

(El La Strangaĵoj de Liaozhai)

Verkita de Pu Songling

Esperantigita de Guozhu

Sinjoro Song Tao, la avo de mia bofrato, estis gubernia stipendiulo. Iutage, kiam li kuŝis malsana, venis al li pedelo kun dokumento enmane, kondukante ĉevalon blankfruntan, kaj invitis: "Bonvolu veturi partopreni en ekzameno!" "Sed Lia Ekzamenanta Moŝto ankoraŭ ne venis, kial oni okazigu la ekzamenon tiel haste?" La pedelo ne respondis, nur insiste urĝis lin. Devigite, s-ro Song pene sin levis, surĉevaliĝis kaj ekveturis. Laŭ vojo nekonata ili venis al urbo, tre simila al la reĝa ĉefurbo. Postnelonge ili eniris oficejon kun imponaj konstruaĵoj. En la halo vice sidis dekkelkaj altranguloj, el kiuj li konis tamen neniun krom unu: nome Lordo Guan Yu. Sub la tegmento oni aranĝis du tablojn kaj du seĝojn, sur unu el kiuj jam sidis kandidato. S-ro Song rapide alsidis kun tiu ŝultro-ĉe-ŝultre. Sur la tablo estis pretaj skribiloj. Postnelonge doniĝis la ekzamena papero kun verk-temo, kiu konsistis el jenaj ses vortoj: "Unu homo, du homoj; intence, senintence." Baldaŭ la du s-roj finis sian verkon kaj ĝin prezentis al la ekzamenantaro en la halo. En la verko de s-ro Song troviĝis interalie jenaj frazoj: "Oni ne donu rekompencon al tiu, kiu faris bonon intence; Nek punon al tiu, kiu faris malbonon senintence."

La dioj cirkule legis la verkon kaj tre laŭdis tiujn eminentajn frapfrazojn. S-ro Song estis alvokita antaŭen kaj iu altrangulo diris al li: "Nun mankas unu urba dio en Henan. Vi estas merita por tiu posteno." Nur tiumomente s-ro Song ekkomprenis, kio okazis. Li haste riverencis kap-al-tere kaj petis plore: "Kiel mi kuraĝus rifuzi la honorindan taskon, kiun vi favore donis al mi? Tamen mia olda patrino aĝas jam 70-jara, kaj neniu alia ŝin vivtenas. Tial mi humile petas vian grandaniman permeson: Lasu min servi al vi nur post la forpaso de mia patrino." Tiam iu ĉefdio, kun aspekto de imperiestro instrukciis: "Kontrolu la aĝlimon de lia patrino," kaj longbarba oficisto-nomlistotenanto respondis foliuminte la libron: "Ankoraŭ 9 jarojn ŝi vivos en la homa mondo." Dum la dioj hezitis pri la decido, Lordo Guan diris: "Ne grave. Ni sendu unue la instruitulon Zhang kiel aganton tien, kaj lin post 9 jaroj." La ĉefdio kapjesis, kaj diris al s-ro Song: "Origine vi devus tuj veturi al la posteno, sed, konsiderante vian bonkorecon de filo, ni donas al vi forpermeson por 9 jaroj kaj revokos vin je la limdato." Kaj li ankaŭ parolis favorajn vortojn al la alia s-ro. Ambaŭ riverencis kap-al-tere kaj retiriĝis el la halo. Tenante manon de s-ro Song la alia s-ro akompanis lin ĝis ĉirkaŭurbo. Li prezentis sin kiel Zhang de Changshan kaj donacis al li adiaŭan poemon, kiu dronis jam en forgeso krom jenaj versoj:

Printemp' kun floroj, vino, daŭras por eterno,

Kaj helas nokto eĉ sen luno kaj lanterno.

Adiaŭinte lin, s-ro Song reveturis rajdante sur la ĉevalo. Kiam li atingis sian hejmon, ekvekiĝis kvazaŭ el sonĝo. Fakte li mortis jam tri tagojn. Aŭdante liajn ĝemojn el ĉerko, la patrino braktenis lin elleviĝi. Nur post duontago li reakiris la povon paroli. Li sendis homon kaj informiĝis, ke en Changshan efektive mortis iu s-ro Zhang tiun tagon. Post naŭ jaroj, kiel antaŭdirite, forpasis lia patrino. Fininte la sepulton kaj funebran ceremonion, s-ro Song banis sin kaj mortis en sia ĉambro.

Liaj bogepatroj loĝis interne de la okcidenta pordo de la gubernia urbo. Ili subite vidis, ke alvenis s-ro Song, en ŝtatoficista uniformo, kun svarmo da sekvantoj, ĉevaloj kaj ĉaroj. Ekfarinte saluton al la bogepatroj, s-ro Song tuj foriris. Ĉiuj en la hejmo de la bogepatroj tre miris, ne sciante, ke s-ro Song jam fariĝis dio. Ili tuj sendis homon al la loĝejo de s-ro Song kaj informiĝis, ke li jam mortis.

S-ro Song iam verkis aŭtobiografion. Bedaŭrinde ĝi ne konserviĝis post la multaj jaroj. La supre dirita estas nur tre konciza skizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin