Rekomenco de ĉina-japana strategia dialogo eligis pozitivan signalon

(GMT+08:00) 2019-08-12 13:26:26     Redaktoro:Yu
Ĉinio kaj Japanio sabate okazigis novan strategian dialogon, la unuan el tiaj intertraktadoj en sep jaroj, kio markis, ke rilatoj inter la du landoj revenis al la ĝusta vojo kaj stabile progresas.

La du delegacioj, estrataj de ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng kaj japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba respektive, interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

La dialogo montris sinceran volon de ambaŭ landoj por serĉi novan konsenton pri elstaraj demandoj kaj servis kiel akcelilo por plibonigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Komencita en 2005, la strategia dialogo okazis 13 fojojn ĝis 2012, kaj ludis gravan rolon por venki politikajn obstaklojn kaj difini la gravan konotacion kaj kadron de duflankaj strategiaj kaj reciprokprofitaj rilatoj. Tamen ĝi estis haltigita pro sekvaj eraroj de la japana flanko, precipe pri demandoj de historio.

La duflankaj rilatoj montris signojn de varmiĝo sub la strategia gvidado de la gvidantoj de la du flankoj en la lastaj jaroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe antaŭ la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20 en junio, kaj ili atingis dekpunktan konsenton por kune antaŭenigi sanan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Nun la ĉina-japanaj rilatoj pliboniĝas, kaj tiu ĉi malfacile akirita atingo devas esti konservata per decidemo kaj antaŭvido.

La longa historio de interŝanĝoj inter la du landoj pruvas, ke Ĉinio kaj Japanio profitos de kunlaboro kaj malgajnos pro konfrontiĝo. Tial la du flankoj devas decidiĝi por plifortigi politikan reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi siajn interirlatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin