Ĉinio kaj Japanio devas aldoni al mondo pli da pozitiva energio

(GMT+08:00) 2019-08-12 18:33:32     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Japanio sabate okazigis novan strategian dialogon, la unuan el tiaj intertraktadoj en sep jaroj. La du flankoj konsentis aktive efektivigi la granvan konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj en renkontiĝo en Osako, Japanio, kaj konstrui siajn rilatojn adaptiĝajn al la nova epoko. Tio markis, ke rilatoj inter la du landoj revenis al la ĝusta vojo kaj stabile progresas.

Komencita en 2005, la strategia dialogo okazis 13 fojojn ĝis 2012, kaj ludis gravan rolon por venki politikajn obstaklojn kaj difini la gravan konotacion kaj kadron de duflankaj strategiaj kaj reciprokprofitaj rilatoj. Tamen ĝi estis haltigita pro sekvaj eraroj de la japana flanko, precipe pri demandoj de historio.

La monda situacio fariĝis pli kompleksa kaj multe ŝanĝiĝis en la pasintaj jaroj. Usono senbride praktikis unuflankecon kaj protektismon, estigante komercajn konfliktojn en la tuta mondo, kaj pro tio la monda ekonomio alfrontis grandan riskon, kaj ankaŭ Japanio sentis grandan komercan premon el Usono. Ĉinio kaj Japanio, la du plej grandaj ekonomioj en Azio, havas komunajn interesojn en protekto de multflankeco kaj liberkomerca ordo. Krome, Ĉinio kaj Japanio kiel proksimaj najbaroj estas forte komplementaj ekonomie, kaj iliaj interesoj estas strikte interplektitaj. Ekde 2007 Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Japanio. En la lasta jaro, la totala kvanto de komerco inter la du landoj kalkuliĝis al 327,66 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 8,1% kompare kun tiu en la antaŭa jaro, kaj la eksportado de Ĉinio al Japanio kaj ĝia importado el Japanio kreskis per 7,2% kaj 8,9% respektive. Ĝis la fino de la lasta jaro, la totala investo de Japanio en Ĉinio atingis 111,98 miliardojn da usonaj dolaroj.

La longa historio de interŝanĝoj inter la du landoj pruvas, ke Ĉinio kaj Japanio profitos de kunlaboro kaj malgajnos pro konfrontiĝo. Tial la du flankoj devas decidiĝi por plifortigi politikan reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi siajn interirlatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin