Proparolanto de centra registaro kondamnas atakon de honkongaj tumultuloj al polico

(GMT+08:00) 2019-08-12 19:30:59     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Aferoj de Honkongo kaj Makao lunde forte kondamnis la agojn de tre malgranda nombro da tumultuloj en Honkongo, kiuj dimanĉe ĵetis benzinajn bombojn al la policanoj, kaŭzante vundojn.

Proparolanto Yang Guang diris, "Ni esprimas ekstreman koleron kaj fortan kondamnon kontraŭ tiaj aĉaj kaj riproĉindaj agoj de severa krimo."

La proparolanto ankaŭ esprimis zorgon pri la vundita policano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin