Novaĵoj (Aŭgusto 12)

(GMT+08:00) 2019-08-12 15:42:56     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio efektivigas politikon pri prioritato de dungado; Honkonga registaro kondmnas perfortaĵon de protestantoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Donitaĵoj publikigitaj de la Ministerio de Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco por la dua duono de la jaro montris, ke en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, 7,37 milionoj da ĉinaj civitanoj estis nove dungitaj en urboj, atingante 67% de la celata jara kvanto. Administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio diris, ke la registaro prenos pli fortajn rimedojn por stabiligi la kreskon, akceli dungadon kaj pliigi laborpostenojn, kaj alcelaj servoj kaj subtenaj politikoj fokusiĝos al universitataj diplomitoj kaj ekssoldatoj. Nun diversaj organoj de la registaro prenas rimedojn por garantii dungadon.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en frua mateno de lundo kondamnis perfortajn agojn de protestantoj, kiuj okazis dimanĉe kun uzo de petrolaj bomboj, kaŭzante vundojn de policano.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris en deklaro, ke dum kontraŭleĝaj kunvenoj en diversaj distriktoj, perfortaj manifestaciantoj detruis publikajn posedaĵojn, blokis vojojn, sieĝis policejojn kaj celis laserajn faskojn kaj ĵetis brikojn por ataki policanojn.

La proparolanto diris, ke ili estas indignaj pri la kondutoj de la perfortaj protestantoj, kiuj tute malrespektis la leĝon, serioze minacante la sekurecon de policanoj kaj aliaj membroj de la publiko, kaj ke ili severe kondamnas la aktojn. Pro la daŭraj kaj grandskalaj kontraŭleĝaj kaj perfortaj agoj, iuj publikaj instalaĵoj estis fermitaj pli frue kaj krizokazaj servoj kaj komercaj agadoj estis malhelpitaj. La proparolanto emfazis, ke ordinaraj homoj estis senigitaj je la rajto pri ĉiutaga vivo.

Dimanĉe en Honkongo, policano en la Policejo Tsim Sha Tsui estis trafita de petrolbombo, ĵetita de perfortulo, kaj liaj gamboj estis vunditaj. Lo Wai-chung, estro de la Polica Forto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, esprimis ekstreman indignon kaj fortan kondamnon pri la kontraŭleĝa perforta agado.

Vespere de la sama tago, Lo iris al la Hospitalo Princess Margaret por viziti la vunditan policanon. Lo tre ĉagreniĝis pro la severa vundiĝo dum laboro. Li esprimis plej fortan kondamnon pri la kontraŭleĝa perforta agado, kaj reasertis, ke pri ia ajn perforta agado, kiu celas severe vundi korpon de civitanoj aŭ minaci alies vivon, la honkonga polico plenforte persekutos respondeculon.

Ĉinio kaj Japanio sabate okazigis novan strategian dialogon, la unuan el tiaj intertraktadoj en sep jaroj, kio markis, ke rilatoj inter la du landoj revenis al la ĝusta vojo kaj stabile progresas.

La du delegacioj, estrataj de ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng kaj japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba respektive, interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

La dialogo montris sinceran volon de ambaŭ landoj por serĉi novan konsenton pri elstaraj demandoj kaj servis kiel akcelilo por plibonigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Komencita en 2005, la strategia dialogo okazis 13 fojojn ĝis 2012, kaj ludis gravan rolon por venki politikajn obstaklojn kaj difini la gravan konotacion kaj kadron de duflankaj strategiaj kaj reciprokprofitaj rilatoj. Tamen ĝi estis haltigita pro sekvaj eraroj de la japana flanko, precipe pri demandoj de historio.

La duflankaj rilatoj montris signojn de varmiĝo sub la strategia gvidado de la gvidantoj de la du flankoj en la lastaj jaroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe antaŭ la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20 en junio, kaj ili atingis dekpunktan konsenton por kune antaŭenigi sanan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Nun la ĉina-japanaj rilatoj pliboniĝas, kaj tiu ĉi malfacile akirita atingo devas esti konservata per decidemo kaj antaŭvido.

La longa historio de interŝanĝoj inter la du landoj pruvas, ke Ĉinio kaj Japanio profitos de kunlaboro kaj malgajnos pro konfrontiĝo. Tial la du flankoj devas decidiĝi por plifortigi politikan reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi siajn interrilatojn.

Ĉina nova ambasadoro al Rusio Zhang Hanhui sabate atingis Moskvon por anstataŭi sian antaŭulon Li Hui, kiu forlasis la postenon en la lasta semajno post 10-jara laboro en la posteno.

En la Internacia Flughaveno Sheremetyevo, Zhang estis salutita de oficialuloj de la Ĉina Ambasado, reprezentantoj de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ĉinaj kaj rusaj ĵurnalistoj.

Zhang diris al raportistoj, ke la ĉina-rusaj rilatoj gravas ne nur por la du landoj, sed ankaŭ por konservo de la paco kaj stabileco de la tuta mondo. Zhang diris, ke li laboros por plifortigi la ĉina-rusajn rilatojn kaj profundigi la reciprokprofitan kunlaboron inter la du najbaroj.

Zhang estis la ĉina ambasadoro al Kazaĥio de 2014 ĝis 2018, adjunkto de ministro pri eksterlandaj aferoj de 2018 ĝis 2019 kaj vicministro pri eksterlandaj aferoj en 2019.

La Unuiĝintaj Nacioj anoncis dimanĉe, ke la batalado inter trupoj de la jemena registaro kaj la Suda Transira Konsilio lasis ĉirkaŭ 40 homojn mortigitaj kaj 260 aliajn vunditaj.

Humanitara kunordiganto de la UN en Jemeno, Lise Grande, diris en deklaro, ke dekoj da civiluloj estis mortigitaj kaj vunditaj ekde la 8a de aŭgusto, kiam la batalo eksplodis en la urbo Adeno, kaj unuaj raportoj montras, ke 40 homoj estas mortigitaj kaj 260 aliaj vunditaj. Ŝi diris, ke estas domaĝe, ke dum la Brut-buĉa Festo familioj funebras pri la morto de siaj parencoj anstataŭ festi kune en paco kaj harmonio. Ŝi aldonis, ke ili estas ankaŭ tre maltrankvilaj pri raportoj, ke civiluloj restantaj en siaj hejmoj estas sen manĝaĵo kaj akvo.

Grande instigis la du batalantajn partiojn protekti civilulojn kaj alvokis la lokajn aŭtoritatojn garantii senbaran aliron de humanismaj organizoj.

Palestinanoj dimanĉe kondamnis "atakojn de israelaj kolonianoj" al la moskeo Al-Aqsa en Orient-Jerusalemo en la unua tago de la Brut-buĉa Festo, kiuj kaŭzis batalojn inter palestinaj adorantoj kaj israelaj policanoj.

Predikisto de la moskeo Al-Aqsa, Ikrima Sabri, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua en telefona intervjuo, ke la israela polico trudiĝis en la moskeon Al-Aqsa kaj intencis perforte elpeli adorantojn.

Jerusalema Islama Waqf, jordania institucio, kiu administras la ejon, diris, ke pli ol 100 000 plenumas preĝon de la Brut-buĉa Festo proksime al la sankta moskeo.

Hanan Ashrawi, membro de la plenuma komitato de la Palestina Liberiga Organizo, kulpigis Israelon pri "pliigo de religia streĉeco en Jerusalemo". Ashrawi diris en deklaro, "Ni kondamnas ĉi tiun agreson, kiu estas riproĉinda kaj danĝera," kaj respondecigas Israelon pri la gravaj sekvoj,

Proparolanto de la palestina registaro, Ibrahim Melhem, akuzis la israelan policon pri atako kontraŭ religiaj klerikoj, moskeaj imamoj kaj adorantoj, dirante, ke tio estas publika malobservo de internacia leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin