Diversaj rondoj de Honkongo alvokis renormaligi socian ordon

(GMT+08:00) 2019-08-13 08:45:40     Redaktoro:Selena

La 10an de aŭgusto, pli ol 700 famaj personoj el diveraj rondoj de Honkongo alvokis, ke Honkong ne plu devas esti en tumulto. Ili esperas, ke honkongaj civitanoj agos por bridi la malordon kaj kuraĝe diri "ne" kontraŭ perfortaĵoj kaj kaoso.

Rong Yongqi, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la honkonga ekonomio kaj aliaj kampoj estis serioze trafitaj de tiuj perfortaĵoj. Li aldonis, ke turismo, profesia servo kaj financa servo estas kolonaj industrioj de Honkongo, se ĝia internacia figuro ĉiam estas influita de tiuj perfortaĵoj, kaj tio damaĝos Honkongon.

Li alvokis al honkongaj civitanoj, precipe junuloj, observi la leĝon kaj ne solvi problemojn per perfortaĵoj, ĉar Honkongo staros sur la rando de abismo pro perfortaĵoj.

Huang Yifeng, prezidanto de Federacio de Taksiaj Ŝoforoj, kondamnis la malbonfarojn kaj krimojn de la radikaluloj. Li salutis honkongajn policanojn en la nomo de ĉiuj honkongaj taksiaj ŝoforoj. Li diris, ke en la pasintaj du monatoj, alvenintaj turistoj malpliiĝis, kio serioze influas enspezon de niaj taksiaj ŝoforoj. Reduktiĝo de enspezo premis la normalan vivon de iliaj 50 miloj da membroj. Li alvokis al honkonganoj pripensi kaj ĉesigi la perforton, alie Honkongo estos en danĝero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin