Esperanto, nia amo!
- Muzika filmeto pri la 104-a UK

(GMT+08:00) 2019-08-27 13:34:53     Redaktoro:Ĝoja

Raportas Sepa Asorti (Litovio)

De la 20-a ĝis la 27-a de julio en Lahtio, Finnlando okazis la 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Al la kongreso ĉeestis 917 esperantistoj el 57 landoj. La kongresa temo estas Vivanta naturo, floranta kulturo.

Dum la semajno funkciis abundaj programoj kaj kulturaj kaj fakaj. Kompreneble abundis ankaŭ ekskursoj. Dum la semajno la urbo Lahtio plenis je amika kaj agrabla etoso.

Jen la muzika filmeto el litova muzikgrupo Sepa Asorti – Esperanto, nia amo! Bonvole ĝuu la etoson de la kongreso en Lahtio en la filmeto.


Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin