Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-13 13:24:22     Redaktoro:Shanshan
Lunde en Pekino, Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, emfazis, ke Ĉinio urĝas Usonon tuj ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo.

Estis raporto, ke la Centra Informa Agentejo de Usono estis suspektata pri partopreno en la "Kolora Revolucio" en Irano kaj aliaj landoj. La ĉina flanko diris, ke serio da okazaĵoj en Honkongo montris evidentajn karakterizaĵojn similajn al la Kolora Revolucio. Raportisto demandis, "Ĉu tio signifas, ke Ĉinio suspektas, ke la Centra Informa Agentejo de Usono partoprenis en la okazaĵoj? Ĉu estas atestoj?"

Hua diris, ke lastatempe Usono ofte faris senrespondecajn parolojn, inversigis pravon kaj malpravon kaj instigis homojn al tumultado. Usonaj registaraj oficialuloj kaj diplomatoj renkontiĝis kun honkongaj tumultuloj, senkaŭze kritikis la centran registaron de Ĉinio, kuraĝigis krimulojn kaj subfosis prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Hua diris ankaŭ, "Tiuj estas evidentaj faktoj. Mi volas demandi Usonon refoje, kial vi tion faris, kaj kio estas viaj celoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin