Honkonga flughaveno rekomencis funkciadon kun pli ol 200 flugoj ankoraŭ nuligitaj

(GMT+08:00) 2019-08-13 14:41:22     Redaktoro:Yu

La Honkonga Internacia Flughaveno rekomencis funkciadon marde, unu tagon post kiam ĉiuj flugoj estis nuligitaj pro protesto.

Laŭ la retejo de la flughavena aŭtoritato, tamen pli ol 200 flugoj en kaj el la Honkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉinio estis nuligitaj marde.

La Honkonga Flughavena Aŭtoritato konsilis pasaĝerojn atenti la plej freŝajn flugajn informojn per la retejo de la flughaveno kaj ĝia programo por poŝtelefonoj.

En deklaro publikigita marde matene, la Ĉina Flugkompanio diris, ke ĝi nuligis 14 flugojn al kaj el Honkongo marde kaj merkrede, kaj pli multaj tiaj flugoj eble estos influitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin