Prezidento: Meksiko volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-13 14:42:24     Redaktoro:Yu

Meksika prezidento Andres Manuel Lopez Obrador diris lunde, ke lia lando atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj.

Lopez Obrador faris la rimarkojn, kiam li akceptis en Meksik-Urbo akreditaĵon prezentitan de Zhu Qingqiao, nova ĉina ambasadoro al Meksiko. Li gratulis Zhu pro lia nova posteno kaj diris, ke Meksiko kaj Ĉinio delonge subtenis amikajn interŝanĝojn kaj reciprokprofitan kunlaboron; la amikeco inter la du popoloj profunde enradikiĝis; restas granda potencialo en la duflanka kunlaboro.

Lopez Obrador aldonis, ke la meksika flanko atribuas grandan gravecon al diasolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj volas plifortigi interŝanĝojn kun Ĉinio pri spertoj en regado kaj profundigi duflankan kunlaboron en investado, komerco kaj interpopolaj interŝanĝoj.

La ĉina ambasadoro diris, ke Ĉinio kaj Meksikio, ambaŭ grandaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj merkatoj, havas vastajn komunajn interesojn, surŝultrigas komunan respondecon de disvolvado, kaj havas fortan deziron pri kunlaboro kaj avantaĝojn por reciproka kompletigo. La ĉina flanko volas labori kun la meksika flanko por profundigi politikan reciprokan fidon, akceli amikan kunlaboron kaj akceli stabilan disvolvadon de ĉina-meksika ampleksa strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin