Enfluo de fremda rekta investo en Ĉinion kreskis je 7,3% en antaŭaj sep monatoj de 2019

(GMT+08:00) 2019-08-13 18:34:45     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco anoncis marde, ke en la periodo de januaro ĝis julio de 2019, fremda rekta investo en la ĉina ĉftero kreskis je 7,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj kalkuliĝis al 533,14 miliardoj da juanoj.

La ministerio diris, ke laŭ kalkulado per usona dolaro, dum la periodo la enfluo de fremda rekta investo kreskis je 3,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis 78,8 miliardojn da dolaroj.

En julio, fremda rekta investo en Ĉinio atingis 54,82 miliardojn da juanoj, kreskante je 8,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin