Ĉefadministranto de HSAR: Ĉesigi perforton estas plej urĝa tasko por Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-13 19:36:17     Redaktoro:Yu

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam diris marde, ke la plej urĝa tasko por Honkongo estas ĉesigi perforton kaj protekti laŭleĝan regadon por malebligi, ke Honkongo falu en "abismon kaj estu rompita en pecojn.

Lam diris antaŭ la kunveno de la Administracia Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, ke vandalismo disvastiĝis en Honkongo dum la pasinta semajno, kun fervojoj kaj submaraj tuneloj blokitaj, la flughaveno paralizita kaj policejoj sieĝataj en diversaj distriktoj, influante ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj. Lam diris, ke iuj homoj, en la nomo de libereco aŭ justeco, fakte praktikis vandalismon kaj difektis laŭleĝan regadon, puŝegante Honkongon en staton de paniko.

La ĉefadministranto esprimis koleron pri la atakoj kontraŭ leĝobeigaj instancoj, inkluzive de la polico kaj eĉ familioj de policanoj. Ŝi aldonis, ke se perforto daŭros, necesos longa tempo por revenigi Honkongon al malfermo, libereco, inkluzivo kaj ekonomia stabileco, kaj sep milionoj da loĝantoj ne povos daŭrigi la stabilan vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin