Eksa prezidento de Kirgizio estas akuzita pri murdo

(GMT+08:00) 2019-08-13 20:24:36     Redaktoro:Yu

Kirgiza ĉefprokuroro Otkurbek Dzhamshitov diris al raportistoj marde en Biŝkeko, ke pluraj kriminalaj kazoj estis komencitaj kontraŭ kamaradoj de eksa prezidento Almazbek Atambayev kaj li mem.

Li diris, ke la eksa prezidento estas akuzita pri murdo de soldato de speciala trupo, uzo de forto kontraŭ leĝobeigaj oficiroj, organizado de grandskala tumulto kaj ostaĝigo. Li aldonis, ke Atambayev ankaŭ estas suspektata pri kontraŭleĝa ŝakrado de armiloj kaj municioj.

Krome, estro de la Ŝtata Komitato pri Nacia Sekureco Orozbek Opumbayev diris antaŭe, ke Atambayev intencis renversi la registaron de la lando. Li diris, "Lia intenco estis puĉo. Mi diras tion oficiale."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin