Novaĵoj (Aŭgusto 13)

(GMT+08:00) 2019-08-13 16:59:14     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke tajfuno Lekima lasis 49 homojn mortaj kaj 21 aliajn mankantaj en Ĉinio; Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La tajfuno Lekima lasis 49 homojn mortaj kaj 21 aliajn mankantaj en la ĉinaj orientaj provincoj Zhejiang, Shandong kaj Anhui, kaŭzante detruojn tie kun fortaj ventoj kaj torentaj pluvoj.

Zhejiang-provinca komandejo pri regado de inundo diris, ke ĝis lunde matene, la nombro de mortintoj en la provinco Zhejiang kreskis ĝis 39, dum naŭ aliaj restis mankantaj.

La naŭa kaj plej forta tajfuno de la jaro influis 6,68 milionojn da loĝantoj en Zhejiang, inter kiuj 1,26 milionoj estis evakuitaj. Ĝi difektis 234 000 hektarojn da kultivaĵoj, kaj kaŭzis rektan ekonomian perdon de 24,22 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 3,4 miliardoj da usonaj dolaroj).

La tajfuno surteriĝis ĉirkaŭ la 1a horo kaj 45 minutoj sabate frumatene en la urbo Wenling en Zhejiang. Ĝi faris duan surteriĝon je la 8a horo kaj 50 minutoj dimanĉe posttagmeze sur la marbordo de Qingdao en la provinco Shandong.

Shandong-provinca departemento pri krizokaza traktado diris, ke en Shandong, la tajfuno lasis kvin homojn mortaj kaj sep aliajn mankantaj, influante 1,66 milionojn da homoj kaj devigante la evakuon de 183 800 lunde matene. Pluvego kaj ventego difektis 175 400 hektarojn da kultivaĵoj kaj faligis 609 domojn en Shandong, kaŭzante rektan ekonomian perdon de 1,48 miliardoj da juanoj.

Lunde en Pekino, Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, emfazis, ke Ĉinio urĝas Usonon tuj ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo.

Estis raporto, ke la Centra Informa Agentejo de Usono estis suspektata pri partopreno en la "Kolora Revolucio" en Irano kaj aliaj landoj. La ĉina flanko diris, ke serio da okazaĵoj en Honkongo montris evidentajn karakterizaĵojn similajn al la Kolora Revolucio. Raportisto demandis, "Ĉu tio signifas, ke Ĉinio suspektas, ke la Centra Informa Agentejo de Usono partoprenis en la okazaĵoj? Ĉu estas atestoj?"

Hua diris, ke lastatempe Usono ofte faris senrespondecajn parolojn, inversigis pravon kaj malpravon kaj instigis homojn al tumultado. Usonaj registaraj oficialuloj kaj diplomatoj renkontiĝis kun honkongaj tumultuloj, senkaŭze kritikis la centran registaron de Ĉinio, kuraĝigis krimulojn kaj subfosis prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

La Honkonga Internacia Flughaveno rekomencis funkciadon marde, unu tagon post kiam ĉiuj flugoj estis nuligitaj pro protesto.

Laŭ la retejo de la flughavena aŭtoritato, tamen pli ol 200 flugoj en kaj el la Honkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉinio estis nuligitaj marde. La Honkonga Flughavena Aŭtoritato konsilis pasaĝerojn atenti la plej freŝajn flugajn informojn per la retejo de la flughaveno kaj ĝia programo por poŝtelefonoj.

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun vizitanta hinda ministro pri eksteraj aferoj Subrahmanyam Jaishankar lunde en Pekino.

Laŭ la ĉina oficiala novaĵ-komuniko, Wang alvokis ambaŭ flankojn serioze efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, ŝategi la rezultojn pri plibonigo de la duflankaj rilatoj, plibonigi reciprokan fidon kaj profundigi kunlaboron.

Jaishankar diris, ke Nov-Delhio atendas la duan neoficialan renkontiĝon inter la gvidantoj de la du landoj en Hindio ĉi-jare kaj volas certigi, ke la renkontiĝo plene sukcesos.

Ambaŭ flankoj kredis, ke ili devas defendi sian statuson kiel evoluantaj landoj, kaj protekti siajn rajtojn de disvolvado kaj leĝaj interesoj en la Monda Organizo pri Komerco.

La novaĵ-komuniko diris, ke Wang deklaris la principan pozicion de Ĉinio pri la lastatempa unuflanka movo de Hindio pri la demando de Kaŝmiro, kaj diris, ke Ĉinio esperas, ke Hindio ludos konstrueman rolon en regionaj paco kaj stabileco.

Jaishankar klarigis la sintenon de Hindio, rimarkante, ke Hindio volas sin deteni kaj plibonigi rilatojn kun Pakistano. Hindio ankaŭ plenumos la konsenton atingitan kun Ĉinio pri konservado de paco ĉe la landlimo kaj daŭre kunlaboros kun Ĉinio por konvene solvi la landliman demandon per konsiliĝo.

Poste en la sama tago, Wang kaj Jaishankar kunprezidis la duan kunvenon de la ĉina-hinda altnivela mekanismo de interpopolaj interŝanĝoj, konsentante plu antaŭenpuŝi la amikecon inter la du popoloj.

Meksika prezidento Andres Manuel Lopez Obrador diris lunde, ke lia lando atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj.

Lopez Obrador faris la rimarkojn, kiam li akceptis en Meksik-Urbo akreditaĵon prezentitan de Zhu Qingqiao, nova ĉina ambasadoro al Meksiko. Li gratulis Zhu pro lia nova posteno kaj diris, ke Meksiko kaj Ĉinio delonge subtenis amikajn interŝanĝojn kaj reciprokprofitan kunlaboron; la amikeco inter la du popoloj profunde enradikiĝis; restas granda potencialo en la duflanka kunlaboro.

Sud-Koreio lunde decidis forigi Japanion el sia blanka listo de fidindaj eksportaj partneroj post tia forigo fare de Tokio en la komenco de ĉi tiu monato.

Sung Yun-mo, sud-korea ministro pri komerco, industrio kaj energio, diris en gazetara konferenco, ke la regado de Seulo pri eksporto de strategiaj materialoj konformos al la baza principo de la internacia sistemo pri eksporta regado.

Sung diris, ke estos malfacile strikte kunlabori kun lando, kiu malobservas la bazan principon de la internacia sistemo pri eksporta regado aŭ daŭre funkciigas la sistemon malkonvene.

Laŭ la reviziita akto pri eksportado kaj importado de strategiaj materialoj, Japanio estis forstrekita el la sud-korea listo de fidindaj eksportaj partneroj, kiuj ricevas favoran eksportan proceduron pri strategiaj materialoj.

Japanio forstrekis Sud-Koreion el sia blanka listo en la komenco de ĉi tiu monato. Ĝi streĉis regulojn en la komenco de la lasta monato pri sia eksportado al Sud-Koreio de tri materialoj tre gravaj por fabrikado de memoraj blatoj kaj montriloj.

Lunde en la katara ĉefurbo Daŭho, Usono kaj la afgana grupo Talibano finis la 8an intertraktadon. La du flankoj ankoraŭ ne povis atingi definitivan interkonsenton, tamen ambaŭ diris, ke la intertraktado rikoltis pozitivajn rezultojn.

Zalmay Khalilzad, speciala reprezentanto de la usona registaro pri repacigo de Afganio, diris lunde per socia komunikilo, ke tiutage Usono kaj Talibano finis la 8an intertraktadon komencitan en la 3a de tiu ĉi monato. Li diris, ke la lastaj kelkaj tagoj de la intertraktado fokusiĝis ĉefe pri demandoj de teknikaj detaloj, kaj la intertraktado rikoltis pozitivajn rezultojn. Tamen li ne malkaŝis, en kiuj kampoj progresis la intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin