Ĉina kaj usona estroj pri komerca intertraktado telefone konversaciis

(GMT+08:00) 2019-08-14 11:59:31     Redaktoro:Shanshan

Ĉina vicĉefministro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, okazigis telefonan konversacion laŭ peto kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin marde vespere.

En la telefona interparolado, Ĉinio pustulis seriozan traktadon pri usonaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj ekde la 1a de septembro.

La du flankoj konsentis okazigi alian telefonan konversacion en la venontaj du semajnoj.

Ankaŭ ĉina ministro pri komerco Zhong Shan, prezidanto de la Ĉina Popola Banko Yi Gang, kaj vicprezidanto de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo Ning Jizhe partoprenis en la interparolado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin