Ĉinio refutis rimarkojn de usonaj politikistoj pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-14 12:55:17     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Ĉinio refutas rimarkojn de pluraj usonaj politikistoj pri la demando de Honkongo, dirante, ke la rimarkoj "distordas la veron".

Laŭ raportoj, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Pelosi, senatano McConnell, senatano Rubio kaj membro de la Ĉambro de Reprezentantoj Yoho lunde diris en la socia komunikilo Twitter, ke honkonga polico subpremis manifestaciantojn per perforto, kaj ke la ĉina centra registaro eroziis demokration kaj liberecon en Honkongo.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke la rimarkoj blankigas perfortajn krimojn kiel batalojn por homaj rajtoj kaj libereco, kaj intence misinterpretas la laboron de honkonga polico kiel perfortan subpremon, kiam la polico nur plenumis la leĝon, kontraŭbatis krimojn kaj konservis socian ordon. Ŝi diris, ke la rimarkoj eĉ instigis la honkongajn loĝantojn aliĝi al konfrontiĝo kun la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la centra registaro de Ĉinio. Ŝi aldonis, ke ili ne povas atendi por vidi la mondon en tumulto. La usona flanko plurfoje neis sian partoprenon en la perfortaĵoj en Honkongo. Tamen ĉi tiuj rimarkoj donis al la mondo novajn kaj fortajn pruvojn pri la partopreno de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin