Ĉinio neniel toleras fiagojn de eksteraj fortoj en Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-14 14:07:45     Redaktoro:Yu

Lastatempe perfortaĵoj daŭre eskaladiĝis en Honkongo. Iuj usonaj kaj aliaj okcidentaj politikistoj kun kaŝita intenco instigis honkongajn tumultulojn al perfortaj agadoj, senbride intervenante en la aferojn de Honkongo.

Iu ajn suverena ŝtato ne povas fermi siajn okulojn antaŭ tiaj fiagoj de iuj okcidentaj politikistoj. Ĉinio neniel permesas al eksteraj fortoj nutri tumultadon en Honkongo.

Ekde junio en Honkongo, radikaluloj okazigis serion da perfortaĵoj je la preteksto de opono kontraŭ revizio de reglamento, kio ekscitis iujn okcidentajn politikistojn. Unue, brita eksministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt petis la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono komenci enketon pri tumulto, kiu okazis la 12an de junio en Honkongo. Sekve usonaj vicprezidento kaj ŝtata sekretario aparte renkontiĝis kun honkongaj tumultuloj. Iuj okcidentaj politikistoj, en la nomo de "homaj rajtoj" kaj "demokratio" senhonte praktikis duoblan kriterion kaj intence konfuzis perfortaĵon kun paca manifestacio. Ili publike fihelpis kaj eĉ beligis perfortaĵojn kaj nigrigis justajn agojn de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj honkonga polico por defendo de laŭleĝa regado kaj socia ordo.

Malbonaj sekvoj de la subteno de eksteraj fortoj al honkongaj tumutuloj estas severaj batoj de longedaŭraj perfortaj aktivadoj al Honkongo. La orienta perlo estas ĉe la rando de danĝero de sinko. Lastatempe la profito de la honkonga restoracia industrio estis la plej malbona de dek jaroj. Turismo, unu el la kvar ĉefaj kolonoj de la honkonga ekonomio, estis plej grave vundita. La honkonga ekonomio suferos malfacile takseblan perdon, se la influo plu disvastiĝos al la financa servo, komerco kaj loĝistiko.

"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin