Registaro de HSAR forte kondamnis perforton kontraŭ vojaĝanto kaj raportisto

(GMT+08:00) 2019-08-14 14:31:18     Redaktoro:Yu

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio merkrede severe kondamnis la perfortaĵojn de protestantoj kontraŭ vojaĝanto kaj raportisto en la flughaveno.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris, ke marde vespere, iuj perfortaj manifestaciantoj sieĝis kaj atakis vojaĝanton kaj raportiston en la Honkonga Internacia Flughaveno, kaj malhelpis al ambulanca personaro forporti la vojaĝanton al hospitalo.

La proparolanto diris, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono severe kondamnas ĉi tiujn perfortaĵojn, kiuj estas indignigaj kaj superis la bazlinion de civilizita socio. Hongkonga polico senĉese agos por porti la koncernatajn personojn al justeco.

En deklaro, ankaŭ la polico kondamnis la "radikalajn kaj perfortajn" agojn de la protestantoj, kiuj kaŭzis "korpan kaj mensan difekton" al la du viktimoj. La polico promesis fari profundan enketon por porti la atakintojn al justeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin