Ĉina ekonomio kreskanta en stabileco kapablas rezisti ŝtormon

(GMT+08:00) 2019-08-14 18:41:17     Redaktoro:Yu

La Nacia Statistika Buroo merkrede publikigis ekonomiajn donitaĵojn de la antaŭaj sep monatoj de 2019, kiuj montras, ke la ĉina ekonomio subtenis stabilan kreskon. Fronte al eskaladiĝantaj komercaj konfliktoj kaj pliiĝantaj eksteraj necertecoj, la ekonomio montris grandan flekseblecon.

Observado de la ĉina ekonomio devas diretiĝi al la ĝenerala tendenco, sed ne devas esti limigita al perioda fluktuado. Iuj celataj ciferoj iom falis en julio, tamen ĝenerale la ekonomio funkciis ankoraŭ en racia amplekso. Ekzemple, en julio, la aldonvaloro de grandaj industriaj entreprenoj kaj la produnkta indico de la serva sektoro kreskis je 5,8% kaj 7,1% respektive kompare kun la sama periodo de la lasta jaro; en urboj de la tuta lando estis aldonitaj 8,67 milionoj da novaj laborpostenoj – 79% de la celata nombro; la loĝantara prezindico kreskis je 2,3%.

Estas menciinde, ke en ĉi tiu periodo la ekonomia strukturo estis optimumigita. Laŭ la industria strukturo, la kesko de la produnkta indico de la serva sektoro estis pli alta ol la kresko de aldonvaloro de grandaj industriaj entreprenoj je 1,3 procentpunktoj; la kresko de altteknologia manufaktura industrio estis pli alta ol tiu de grandaj industriaj entreprenoj je 2,9 procentpunktoj. Tiuj donitaĵoj montras, ke la serva sektoro subtenis bonan tendencon de kresko kaj la tendenco de industria altgradigo evidentiĝis.

Estis malfacile, ke malgraŭ severaj eksteraj cirkonstancoj, la ĉina ekonomio subtenis stabilan kreskon. Pro la komercaj konfliktoj provokitaj de Usono, pliiĝas necertecoj de la monda ekonomio. La Internacia Mona Fonduso, la Monda Banko kaj aliaj internaiciaj institucioj sinsekve malaltigis siajn anticipojn pri kresko de la monda ekonomio en la venontaj du jaroj. La ĉina registaro komencis efektivigi aktivan financan politikon kaj prudentan monpolitikon kaj prenis serion da reĝustigaj rimedoj, inkluzive de grandskala redukto de impostoj kaj administraciaj kotizoj, kaj ĝuste pro tio la ekonomio estas sufiĉe kapabla por rezisti ŝtormon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin