KDPR subtenas agadon de Ĉinio por defendo de teritoria integreco

(GMT+08:00) 2019-08-14 19:38:51     Redaktoro:Yu

Ĉefa ĵurnalo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) diris, ke la lando plene subtenas la agadon de Ĉinio por protekto de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj ĝia teritoria integreco.

Komento marde publikigita en Rodong Sinmun, la oficiala ĵurnalo de la reganta Korea Laborista Partio diris, ke la KDPR plene subtenas ĉiujn rimedojn, kiujn prenis la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro por konservi la principon "unu lando, du sistemoj" kaj defendi teritorian integrecon kaj stabilecon de la lando. Ĝi aldonis, ke preni rimedojn por internaj aferoj apartenas al la suvereneco de rilata lando

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin