Novaĵoj (Aŭgusto 14)

(GMT+08:00) 2019-08-14 16:12:40     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke proparolanto de la centra registaro kondamnas severajn perfortaĵojn en la honkonga flughaveno; Ĉinio neniel toleras fiagojn de eksteraj fortoj en Honkongo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Oficejo pri Aferoj de Honkongo kaj Makao de la Ŝtata Konsilio merkrede esprimis fortan indignon kaj kondamnon pro la sieĝo kaj atako de vojaĝanto kaj raportisto el la ĉeftero far de perfortuloj en la Honkonga Internacia Flughaveno marde nokte.

Proparolanto Xu Luying esprimis subtenon al la honkonga polico en laŭleĝa aresto de la koncernataj perfortuloj.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio merkrede severe kondamnis la perfortaĵojn de protestantoj kontraŭ vojaĝanto kaj raportisto en la flughaveno.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris, ke marde vespere, iuj perfortaj manifestaciantoj sieĝis kaj atakis vojaĝanton kaj raportiston en la Honkonga Internacia Flughaveno, kaj malhelpis al ambulanca personaro forporti la vojaĝanton al hospitalo.

La proparolanto diris, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono severe kondamnas ĉi tiujn perfortaĵojn, kiuj estas indignigaj kaj superis la bazlinion de civilizita socio. Hongkonga polico senĉese agos por porti la koncernatajn personojn al justeco.

En deklaro, ankaŭ la polico kondamnis la "radikalajn kaj perfortajn" agojn de la protestantoj, kiuj kaŭzis "korpan kaj mensan difekton" al la du viktimoj. La polico promesis fari profundan enketon por porti la atakintojn al justeco.

Lastatempe perfortaĵoj daŭre eskaladiĝis en Honkongo. Iuj usonaj kaj aliaj okcidentaj politikistoj kun kaŝita intenco instigis honkongajn tumultulojn al perfortaj agadoj, senbride intervenante en la aferojn de Honkongo.

Iu ajn suverena ŝtato ne povas fermi siajn okulojn antaŭ tiaj fiagoj de iuj okcidentaj politikistoj. Ĉinio neniel permesas al eksteraj fortoj nutri tumultadon en Honkongo.

Ekde junio en Honkongo, radikaluloj okazigis serion da perfortaĵoj je la preteksto de opono kontraŭ revizio de reglamento, kio ekscitis iujn okcidentajn politikistojn. Unue, brita eksministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt petis la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono komenci enketon pri tumulto, kiu okazis la 12an de junio en Honkongo. Sekve usonaj vicprezidento kaj ŝtata sekretario aparte renkontiĝis kun honkongaj tumultuloj. Iuj okcidentaj politikistoj, en la nomo de "homaj rajtoj" kaj "demokratio" senhonte praktikis duoblan kriterion kaj intence konfuzis perfortaĵon kun paca manifestacio. Ili publike fihelpis kaj eĉ beligis perfortaĵojn kaj nigrigis justajn agojn de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj honkonga polico por defendo de laŭleĝa regado kaj socia ordo.

Malbonaj sekvoj de la subteno de eksteraj fortoj al honkongaj tumultuloj estas severaj batoj de longedaŭraj perfortaj aktivadoj al Honkongo. La orienta perlo estas ĉe la rando de danĝero de sinko. Lastatempe la profito de la honkonga restoracia industrio estis la plej malbona de dek jaroj. Turismo, unu el la kvar ĉefaj kolonoj de la honkonga ekonomio, estis plej grave vundita. La honkonga ekonomio suferos malfacile takseblan perdon, se la influo plu disvastiĝos al la financa servo, komerco kaj loĝistiko.

Ĉina sendito marde alvokis la koncernajn registarojn kaj partiojn de la konflikto serioze plenumi siajn devojn sub la internacia humanitara leĝo.

Ĉina konstanta reprezentanto al la UN, Zhang Jun, faris la rimarkojn en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri akcelado kaj plifortigo de laŭleĝa regado en konservado de internaciaj paco kaj sekureco. Li diris, ke la Ĝenevaj Konvencioj kaj aldonaj protokoloj estas "brilaj principoj de la humaneco", kiuj ricevis universalan subtenon de ĉiuj landoj.

Zhang diris, ke nun la internacia sekureca situacio restas serioza kaj plena de novaj dinamikoj, kaj tradiciaj kaj ne-tradiciaj sekurecaj minacoj estas interplektitaj, kaj armitaj konfliktoj en iuj regionoj longe daŭras aŭ eĉ eskaladiĝas, kaŭzante seriozan maltrankvilon al la internacia komunumo. Li diris, ke tre grave estas antaŭenigi pacan traktadon de disputoj per dialogo, protekti la internacian humanitaran leĝon kaj disvolvi la internacian humanitaran spiriton.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Ĉinio refutas rimarkojn de pluraj usonaj politikistoj pri la demando de Honkongo, dirante, ke la rimarkoj "distordas la veron".

Laŭ raportoj, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi, senatano McConnell, senatano Rubio kaj membro de la Ĉambro de Reprezentantoj Yoho lunde diris en la socia komunikilo Twitter, ke honkonga polico subpremis manifestaciantojn per perforto, kaj ke la ĉina centra registaro eroziis demokration kaj liberecon en Honkongo.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke la rimarkoj blankigas perfortajn krimojn kiel batalojn por homaj rajtoj kaj libereco, kaj intence misinterpretas la laboron de honkonga polico kiel perfortan subpremon, kiam la polico nur plenumis la leĝon, kontraŭbatis krimojn kaj konservis socian ordon. Ŝi diris, ke la rimarkoj eĉ instigis la honkongajn loĝantojn aliĝi al konfrontiĝo kun la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la centra registaro de Ĉinio. Ŝi aldonis, ke ili ne povas atendi por vidi la mondon en tumulto. La usona flanko plurfoje neis sian partoprenon en la perfortaĵoj en Honkongo. Tamen ĉi tiuj rimarkoj donis al la mondo novajn kaj fortajn pruvojn pri la partopreno de Usono.

Altranga ĉina oficialulo Yang Jiechi renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo marde en Nov-Jorko por interŝanĝi opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj.

La du flankoj decidis havi ĉi tiun renkontiĝon post konsiliĝo. Yang estas membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ.

Ĉina vicĉefministro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, okazigis telefonan konversacion laŭ peto kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin marde vespere.

En la telefona interparolado, Ĉinio postulis seriozan traktadon pri usonaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj ekde la 1a de septembro.

La du flankoj konsentis okazigi alian telefonan konversacion en la venontaj du semajnoj.

Ankaŭ ĉina ministro pri komerco Zhong Shan, prezidanto de la Ĉina Popola Banko Yi Gang, kaj vicprezidanto de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo Ning Jizhe partoprenis en la interparolado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin