Eŭritmio kaj Edukado —Intervjuo al Tali Wandel               de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-08-14 16:38:05     Redaktoro:祃璟琳

TW=Tali Wandel

AM=Alessandra Madella

AM: Saluton! Mi estas Alessandra Madella kaj mi estas en la UK de Lahti en Finnlando. Mi estas ĉi tie kun Tali Wandel, kiu estas eŭritmistino kaj esperantistino el Israelo. Ŝi jam konsentis paroli al Ĉina Radio Internacia pri sia laboro kiel eŭritmistino. En la unua parto de la intervjuo ŝi respondis al la demando: "Kiu estas eŭritmio?" En tiu ĉi parto de la intervjuo ŝi parolos pli multe pri la edukada rolo de eŭritmio. Dankon, Tali.

TW: Feliĉe. Dankon al vi.

AM: Kiuj estas la rilatoj inter eŭritmio kaj edukado?

TW: Tiu estas vasta kaj interesa demando. Eŭritmio kiel arto komencis evoluiĝi en 1912. Ekde tiam ĝi estis prilaborata kaj lernis ĝin pli kaj pli da homoj. La unua publika prezentado de ĝi okazis en 1919. Mi iom rakontis pri la iniciatinto de eŭritmio, Rudolf Steiner, kiu ankaŭ iniciatis la antropozofian movadon. Tio estas esence scienca aliro ne nur al natur-sciencoj, sed ankaŭ al la animo kaj la spirito en la homo kaj en la mondo. Ĝi inkluzivas mond-koncepton kaj oferas evoluan spiritan padon por individuoj, sed estas ankaŭ multe da praktikaj temoj, kiuj evoluis dank'al la antropozofia kompreno de la mondo. Eŭritmio estas unu el ili, kiel ni klarigis en la unua parto. Alia iniciato, kiu estis fondita el antropozofio, estas edukado. Ĝuste en tiu jaro estis laborantaj la homoj, kiuj tiam komencis la unuan lernejon inspiratan de la antropozofia kompreno de la homo. Ĝi okazis en Stuttgart en Germanio. En la publiko troviĝis homoj, kiuj estis en tiu ĉi lernejo. Kaj kiam ili vidis tion, ili diris: "Tio ĝuste flegas tion, kio estas grava por nia edukada sistemo." Tuj eŭritmio fariĝis deviga temo en la Waldorf-lernejoj, kiuj nomiĝas tiel nome de la unua lernejo funkcianta en tiu metodo. Foje en iuj landoj ili nomiĝas Rudolf Steiner-lernejoj, en aliaj landoj antropozofiaj lernejoj. Kion ili volis flegi en tiu edukado estis io tre speciala. Se mi klarigas tion, eblas kompreni kial eŭritmio estis tiel esenca por ili.

AM: Do kio estas speciala pri la Waldorf-lernejo?

TW: Tio povus esti intervjuo en si mem. Ĝi estas fascina kaj bela evoluo de nia nuntempo. La celo de la antropozofia edukado estas, ke la plenkreskuloj, kiuj infane maturiĝis tra ĝi, estu liberaj. Kio estas libereco? Mi iom pli rakontos kiel ĝi funcias kaj eble tio donos lumon al vi kiasence ĝi celas liberecon. Kiel oni flegas homon? Kion signifas esti homo? Kion signifas esti infano? Ĉu infano estas malgranda plenkreskulo aŭ iĝanta plenkreskulo ĉiam survoje? Ni dum niaj tutaj vivoj estas survoje. Vive ni evoluas, ni ŝanĝiĝas kaj maturiĝas, lernas kaj faras. En ĉiu aĝo ni estas iom aliaj. Estas konceptoj pri la homa evoluo, kiuj rilatas al diversaj aĝoj de la homo. Tiuj, kiujn Steiner listigas, similas ekzemple al la evoluj fazoj, kiuj Erik Erikson (1902-1994) priskribis: en ĉiu jaro de la vivo, la infano havas aliajn bezonojn, kiuj en tiu tempo estas la plej gravaj. Ilin oni devas flegi kaj ne estas tempo por okupiĝi pri aferoj de pli malfruaj aĝoj. Ekzemple, kiam oni estas beboj oni devas multe dormi kaj manĝi kaj esti sufiĉe tenataj varme. Kiam oni estas iom pli aĝaj, oni komencas paŝi kaj serĉi nian ekvilibron, rimarkas karesojn sur niaj manoj ktp. Oni rekonas, ke tiu estas panjo. La panjo estas la origino de mia manĝo. Mi havas stomakon kaj devas suĉi por havi la lakton. Tiuj estas la bazoj.

En ĉiu fazo de la evoluo al la infano necesas iuj aferoj, evoluigi iujn kapablojn kaj lerni iujn limojn. Tio, kion vi bezonas ricevi, ĉiam ŝanĝiĝias laŭ kresko de via aĝo. Edukado laŭ la antropozofia mond-rigardo klopodas rekoni kia estas la nutrado, kiun ni bezonas: ne nur la fizika manĝaĵo, sed la enhavo, la paroloj, la muziko, la kulturo, la renkontoj kun homoj. Kio estas la nutrado, kiun ni bezonas ricevi, kaj kio estas tro por ni, kien oni metas limojn. Ankaŭ aŭtoritato ŝanĝiĝas. Al eta infano vi ne klarigas, vi simple diras kion ni faru aŭ ne faru. Ju pli la infano maturiĝas, des pli ĝi volas kompreni. Al pli aĝa infano, ekzemple 16-jaraĝa, vi ne plu povas diri: "Vi ne rajtas." Vi devas ankaŭ klarigi, ĉar ili volas mem kompreni.

Ekzemple en la Waldorf-edukado la unua klaso kutime ekas kiam la infano estas 7-jara. La fizika korpo faris sian bazan kreskadon ĝis la aĝo de 7. Inter la aĝo de 7 kaj 14 ests ia maturiĝo, kiam la infano pretas intelekte lerni. Sed ne nur intelekte. Lernejo ne estas nur por intelektemuloj, kiel ofte estas lernejoj nuntempe. Sed tio estas unuflanka maniero por trakti studadon. Kiam ni vere lernas en la vivo, ni servas la vivon, ni havas iun rilaton al ĝi. Tiam ni havas demandojn pri ĝi. Kaj la Waldorf-lernejo celas instrui tion, kion ni vivas en la vivo. Pri ĉiu temo, kiun oni studas, oni provas unue agi, ion fari, por ke la korpo estu moviĝanta. Estas sana bezono de infanoj multe esti en movo. En nia nuntempa kulturo la cirkonstancoj kreas situaciojn, pro kiuj ni tro multe sidas. Sed ni bezonas pli moviĝi. Kaj la Waldorf provas krei ĝuste tiun kunigon inter movi, sin esprimi arte, emocie kaj socie, kaj evoluigi niajn pensojn, sed en vivanta maniero, kiu rilatas al la vivo.

AM: Kiel konkrete vi instruas eŭritmion al la infanoj de la Waldorf-lernejo laŭ aĝoj?

TW: Tio estas ĉiam eterna eltrovo. Sed mi pli kaj pli lernas kiel labori kun la infanoj. Ju pli mi iĝas sperta, des pli mi vidas tion, kio necesas por plibonigi la aferon. Mi ĉiam serĉas tion, kio estas fascina por la infanoj; kio estas granda por ili kaj taŭga por ilia aĝo. Tio kompreneble estas samtempe aĝa demando kaj individua. Ekzemple por infanoj en la una klaso mi tute ne klarigas. Laŭ ili, ili ne lernas. Sed mi gvidas ilin per rakontoj. Ili faras la movojn kun mi dum mi rakontas al ili rakontojn kaj estas muziko, kiu akompanas la lecionon. Sed mi ekcercigas ĉiujn bazajn kapablojn, kiujn ili bezonas koni por esti enkondukitaj al eŭritmio. Ili ne devas scii tion. Ili scias, ke estas eŭritmia leciono kaj ni faras niajn rakontojn kaj akompane al la rakontoj ni faras movojn, kiujn ili faras kun mi. Mi vere klopodas, ke ili estu fascinitaj pri ĝi.

Ju pli ili kreskas kaj maturiĝas, ekzemple en la tria klaso, des pli estas ŝanĝo en ilia aliro al aŭtoritato. Ili ne estas tiel akceptemaj kiel en la unua kaj dua klaso. Ili ekas kontraŭi: kion vi faras? Kial ili devas fari kiel vi? Kiu diras, ke vi pravas? Kaj tiam ili bezonas pli kaj pli ne, ke mi diru al ili kion fari, sed ke mi donu al ili defiojn kaj ili mem komprenu kaj vidu kiel ili sukcesas fari, kion mi montras al ili. Tiam ne nur tio, ke mi diru al ili kion fari, estas la centro de mia aŭtoritato, sed tio, kion ili vidas, ke tion mi faras kaj ili de mi povas ion lerni. En ĉiu jaro ĝi estas io alia. Se en la komenco mi pli rakontas rakontojn kaj ili estas entrejnataj en iun imagan mondon, sed kun ilia maturiĝo ili daŭre gardas tiun vivan tute interesan etoson, sed ĝi pli kaj pli fariĝas io, kion ni povas fari per ekzerco kaj defio. Ili fariĝas mem-konsciaj. Kiam mi laboras kun plenkreskuloj, mi rekte tuj klarigas kion mi faras, kiu estas la origino de la parolo ktp, sed kun infanoj ne.

AM: Ĉu en la Waldorf-edukado estas malsama instruisto por ĉiu klaso?

TW: Tio dependas. Ideale estas la sama instruisto de la unua ĝis la oka klaso. Tiel la plenkreskulo havas signifan personan rilaton al la infanoj kaj vidas kiel ili maturiĝas. La celo estas akompani tiujn junajn animojn en la vojaĝo de maturiĝo. La instruisto devas ŝanĝiĝi kun ili. Tio estas idealo. Foje la vivo portas diversajn situaciojn. Estas interese kiel la infanoj, kiam ili estas junaj, bezonas tiun patran aŭ patrinan figuron. Ju pli ili pligrandiĝas, des pli ili estos pretaj serĉi sendepende la envenon de fakaj instruistoj.

AM: Ĉu eŭritmio povus same bone funkcii kadre de aliaj eduk-sistemoj?

TW: Tio dependos el kio estas la apogo ĉirkaŭe. Eŭritmio estas tre socia praktiko kaj tre sentema al la ĉirkaŭajo. Ĝi ne povas funkcii sole nur per unu persono. Estas grave, ke iu portas ĝin. Sed ankaŭ la forto de la ĉirkaŭaĵo estas grava. Ekzemple en la Waldorf-sistemo ĝi tre bone funkcias, ĉar la instruisto dum la klaso laboras per imito. Se mi petas la infanojn esti silentaj, mi mem unue devas trovi la silenton ene de mi. Tio estas grava helpo, ĉar ankaŭ en eŭritmio vi bezonas tian sinkronigon inter animo, konscio kaj tio, kion vi faras. Tio estas jam kongruanta kun la eŭritmia maniero. En Waldorf oni multe laboras per eŭritmio por kompreni kiom gravas emocie esprimi sin per korpa agado. Sed ankaŭ la kutimaj instruistoj laboras pere de movoj kaj la recitado de belaj artaj poemoj por montri kiel tio kontribuas al la homo.

En ne Waldorf-sistemoj mi kredas, ke tio certe povas esti kongruata. Nur gravas, ke la teamo, kiu apogas ĉirkaŭe la plenkreskulojn, havu la komprenon pri kio ĝi estas. Ankaŭ gravas, ke la gepatroj de la studentoj komprenu. Estus bone, ke la eŭritmisto havu renkontiĝojn kun la gepatroj. Tiam oni klarigas kio estas tiu akto, kiun la infanoj faras, ĉar la infanoj estas tre sentemaj pri kiel la kulturo ĉirkaŭ ili konscias pri io, kion ili devas fari.

AM: Vi ankaŭ diris ion pri la fakto, ke eŭritmio povas havi terapeŭtikajn efikojn. Ĉu ili povas esti komprenataj kadre de edukado?

TW: Mi pensas, ke jes. Tio ankaŭ tuŝas specialan manieron kompreni kiel edukado influas sanon. Ekzemple, por juna infano, kiel sidi 5 horojn ĉiutage de la komenco de la tago influas lian sanon? Aŭ se estas tima etoso en la klasĉambro, ĉar la instruisto estas strikta, kiel tio influas lian sanon? Se la infano kreskas havante tian senton, fariĝas plenkreskulo kaj daŭre tiu sento regas en lia animo, ankaŭ tio influas la sanon. En plej junaj aĝoj tio povas krei astmon kaj en plej maljunaj aĝoj povas influi kor-situaciojn. La Waldorf-edukado klopodas multe fari por harmonie doni bazan homan aliron al la infanoj, kiuj povas de si mem apogi sian sanon en infaneco kaj en plenkreskeco. Esploroj, kiujn oni faris pri infanoj, kiuj studas en tiu edukado, sendube vidas eksterordinaran sanan staton kompare al la ĝenerala popolo en tiuj aĝoj.

Ni povas demandi kio estas la origino de sano. Vi havas tiun intereson al la vivo, tio gravas al vi. Tio fluigas vian sangon kaj influas la staton de via cerbo kaj de viaj ostoj. Leciono, se ĝi estas interesa aŭ malinteresa, jam povas influi. Tio estas baza afero, sed pli konkrete, estas ankaŭ terapiaj aplikoj en la Waldorf-lernejo, ĉar la antropozofia aliro povas trarigardi la homojn tra ĉiuj aspektoj, kiuj influas ilin. Ekzemple en la lernejo, en kiu mi laboras, estas persono, kiu respondecas pri la terapioj. Ŝi estas ankaŭ tiu, kiu rigardas ĉu tiu infano havas iujn emociajn haltigojn. La kolegaro de la instruistoj kune rigardas kaj povas konsili al la gepatroj, ke tiu infano bezonas ian terapion por pli eligi la emociojn. Aŭ iuj infanoj havas problemon de limoj. Eble la kolegaro povus konsili al la gepatroj, ke necesas iu gvidado pri kiel meti limojn al la infanoj en la hejmo.

Por eŭritmio estas ankaŭ terapeŭtika aliro, kiu baziĝas sur la arto, sed estas praktikita aliel. Tiam estas kunlaboro kun kuracisto, kiu rigardas la situacion de la infano kaj priparolas ĝin kun la kuracanta eŭritmisto. La eŭritmisto el sia kono de la terapia repertuaro aŭ sento de la infano aŭ plenkreskulo, kun kiu li laboras, povas rekoni tion, kio povas helpi. Eŭritmio, ĉar ĝi tuŝas la ekvilibron de la homa estaĵo, povas trakti ĉiujn situaciojn: korajn patologiojn, okulajn problemojn, renojn, pulmojn; mensajn situaciojn kiel koncentriĝ-problemoj, emociaj troigoj aŭ la kapablo plani aŭ esti sendependa. Pri ĉio tio kuracanta eŭritmio povas helpi. Dum la lerno-horoj, pro la kompreno, ke se iu infano ne povas sidi silente dum la leciono kaj aŭskulti kaj fari ion, eble li bezonas ion, ni ĉiam havas kroman rigardon kiel oni povas apogi ĝian homecon. Pro tio estas ankaŭ multe da kunlaboro kun la gepatroj hejme. Kiel vi vivas? Ĉu vi iras dormi sufiĉe frue? Ne por kontroli la vivon, sed por havi tiun komunan plenan bildon. Kiu okazas al tiuj animoj, pri kiuj ni provas zorgi?

AM: Mia lasta demando por hodiaŭ. Kiamaniere oni iĝas profesiaj eŭritmistoj?

TW: Trejnado de eŭritmio daŭras kvar jarojn. Ĝi estas plena semajn-studo. Ĝi devas esti en instituto rekonata de la Eŭritmia Monda Centro, kiu troviĝas en la sama loko de la Antropozofia Monda Centro, en Svislando, en la vilaĝeto apud Basel, nomata Dornach, kie situas la konstruaĵo Goetheanum, kiu estas interesa arkitektura kreaĵo dezegnita de Steiner. Ĝi estas vasta lernado. Oni ne nur lernas la movojn. Estas unu el la plej profundaj lernadoj de la antropozofia mond-kompreno. Ni studas pri la evoluo de la homo kaj de la artoj kaj pri poezio. Ni studas eŭritmion en iu lingvo. Mi klarigis, ke eŭritmio esprimas lingvojn. Eŭritmio en diversaj lingvoj aspektas aliel. Ekzemple, mi lernis eŭritmion en la hebrea, sed mi ankaŭ lernis ĝin en la germana kaj la angla, ĉar la instruistinoj, kiujn mi havis, povis instrui tion al mi. En mia vivosperto mi volas evoluigi eŭritmion en la araba lingvo. Tio estas esploro, kiun oni devas eltrovi. Ĉar mi studis en la hebrea, mi studis pri la historio de la hebrea arta poezio, komence per la Biblio kaj poste el la plej malfruaj kreaĵoj ĝis la modernaj. Ni ankaŭ studas pri muziko, kompreneble. Por tiuj, kiuj lernas, certe helpas koni muzikon. Estas la plej bona lernado de muzika teorio. Kiel infano mi studis muzikon, sed mi ne ŝatis la teorion. Kiam mi venis al eŭritmio, ĉar ĝi ne estis nur teoria, sed viva, mi amis ĝin. Ĉar subite ĝi ne estis tiuj sekaj reguloj. La rilato inter la diversaj gamoj havis spacan, socian, animan kaj emocian signifon.

Mi antaŭe ne konis la sanigajn, ekvilibrajn influojn de eŭritmio, sed por mi persone tio grave helpis trovi tiun ekvilibron. Ĉar mi estis pli emoci-emanta, ĝi helpis al mi persone evoluigi la pli racian parton. Al aliaj ĝi povas male fari. Estas tre pensemaj homoj, do ĝi povas pli varmigi la emocian ĉeeston. Oni studas pri muziko, muzika historio, anatomio, pentrado, skulptado kaj socia laboro. Ni ĝuste faras tion por pli spirita evoluo, ĉar subite en tiu praktiko vi renkontas vin mem en ĉiuj aspektoj. La spirita okupiĝo de la antropozofio plej forte sin ligas al moraloj kaj tio signifas, ke vi devas preni respondecon pri viaj influoj, pri tio kion vi faras. Estas vasta temo.

AM: Koran dankon, Tali. Tio estas tre interesa. Se vi havas tempon, venontan fojon ni povas paroli pri la rilatoj inter eŭritmio kaj Esperanto.

TW: Dankon al vi

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin