Eksterlandaj specialistoj kaj erudiciuloj kondamnis perfortajn agadojn en Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-15 15:15:14     Redaktoro:Shanshan

Rilate al la perfortaj agadoj en Honkongo, eksterlandaj specialistoj kaj erudiciuloj sinsekve publikigis deklarojn, montrante, ke la agadoj severe damaĝis prosperon kaj stabilecon de Honkong, kaj alvokis, ke oni kiel eble plej rapide ĉesigu la perfortajn agadojn kaj restarigu ordon de Honkongo.

Robert Lawrance Kuhn, prezidanto de usona fondaĵo Kuhn, diris, ke la ekstremaj agadoj de la manifestaciantoj kaŭzis paralizon de flughaveno kaj ĉesigon de flugoj. Neniu lando permesas tiajn okazaĵojn. Daŭrigo de ferfortaj agadoj en Honkongo estas neakceptebla, ĉar tio ne nur vundos lokajn civitanojn, sed ankaŭ damaĝos disvolvadon de Honkongo.

Catalina Barrero, vicestro de la nacia altnivela instituto de Ekvadoro, opiniis, ke la radikala protesto en Honkongo jam serioze damaĝis prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj ke li subtenas Ĉinion klar-pozicie konservi ŝtatan suverenecon. Ŝi diris, ke Ĉinio kapablas regi la situacion kaj protekti ŝtatan sekurecon kaj stabilecon.

Krome, erudiciuloj kaj specialistoj el Germanio, Meksiko, Kenjo, Sudano kaj Hindio forte kondamnis la perfortajn agadojn en Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin