Novaĵoj (Aŭgusto 15)

(GMT+08:00) 2019-08-15 17:25:09     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke malantaŭ perforto en Honkongo estas "Nigraj manoj" de iuj usonaj politikistoj; ĉina misio oponas deklaron de la EU pri Honkongo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono merkrede diris, ke iuj usonaj kongresanoj, kiuj inversigas pravon kaj malpravon kaj instigas homojn al perfortaj krimoj, estas la "nigraj manoj" malantaŭ la perfortaj ekstremistoj en Honkongo.

La proparolanto diris, ke koncernataj usonaj kongresanoj, kiuj konfuzas pravon kaj malpravon kaj instigas homojn al perfortaj krimoj, montris per siaj vortoj kaj agoj, ke ili estas la nigraj manoj malantaŭ la perfortaj ekstremistoj.

La rimarkoj estis faritaj por reagi al lastatempaj absurdaĵoj de usonaj politikistoj, inkluzive de prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj senatano Marco Rubio.

Perfortaj krimoj estis daŭre eskaladitaj en Honkongo lastatempe. Tumultuloj prenis ekstremajn rimedojn por paralizi la flughavenon, detrui bienojn kaj fari incendion, sieĝi policejojn, brutale mordi la fingron de policano, ĵeti benzinajn bombojn al policejoj severe vundante policanon, kaj eĉ ataki policanojn per grandkalibraj pafaparatoj.

Proparolanto de la Ĉina Misio al Eŭropa Unio (EU) diris merkrede, ke la ĉina flanko firme oponas la "tute misgvidan kaj malĝustan" deklaron de la EU pri Honkongo.

La Eŭropa Servo pri Ekstera Agado marde publikigis la deklaron pri la situacio en Honkongo, alvokante ĉiujn flankojn sin deteni kaj malakcepti ĉiajn perfortojn. La deklaro ankaŭ substrekis la gravecon de partopreno en politika procezo de ampleksa kaj inkluziva dialogo.

La proparolanto diris, ke Honkongo estas ĉina Honkongo, kaj honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio, kaj montris, ke spite al la opono de Ĉinio, la EU refoje faris nerespondecajn rimarkojn pri honkongaj aferoj, kaj ke la ĉina flanko serioze zorgas pri ĉi tiu movo.

La proparolanto atentigis, ke tio, kio okazas en Honkongo, estas evoluanta al ekstrema perforto, kaj ĉia intenco kunigi la rigore laŭleĝan plenumon de devoj fare de honkonga polico kun ekstremaj kaj perfortaj krimoj de la radikaluloj estas absolute misgvida kaj malĝusta, kaj la ĉina flanko firme oponas tion.

La proparolanto diris, ke la plej granda prioritato nun en Honkongo estas ĉesigi perforton kaj kaoson, kaj restarigi leĝon kaj ordon. Ĉi tio estas la plej urĝa postulo kaj la plej ampleksa konsento de honkonganoj el diversaj rondoj.

Rilate al la perfortaj agadoj en Honkongo, eksterlandaj specialistoj kaj erudiciuloj sinsekve publikigis deklarojn, montrante, ke la agadoj severe damaĝis prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj alvokis, ke oni kiel eble plej rapide ĉesigu la perfortajn agadojn kaj restarigu ordon de Honkongo.

Robert Lawrance Kuhn, prezidanto de usona fondaĵo Kuhn, diris, ke la ekstremaj agadoj de la manifestaciantoj kaŭzis paralizon de flughaveno kaj ĉesigon de flugoj. Neniu lando permesas tiajn okazaĵojn. Daŭrigo de ferfortaj agadoj en Honkongo estas neakceptebla, ĉar tio ne nur vundos lokajn civitanojn, sed ankaŭ damaĝos disvolvadon de Honkongo.

Catalina Barrero, vicestro de la nacia altnivela instituto de Ekvadoro, opiniis, ke la radikala protesto en Honkongo jam serioze damaĝis prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj ke li subtenas Ĉinion klar-pozicie konservi ŝtatan suverenecon. Ŝi diris, ke Ĉinio kapablas regi la situacion kaj protekti ŝtatan sekurecon kaj stabilecon.

Krome, erudiciuloj kaj specialistoj el Germanio, Meksiko, Kenjo, Sudano kaj Hindio forte kondamnis la perfortajn agadojn en Honkongo.

La Ĉina Misio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) marde diris, ke proparolanto de la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj faris malĝustan deklaron pri Honkongo, kiu malkonfirmas la faktojn.

En rimarkoj de proparolanto, publikigita marde posttagmeze, la ĉina misio diris, ke la deklaro de la homrajta institucio de la UN intervenas en okazaĵojn en Honkongo, kiuj estas la enlandaj aferoj de Ĉinio, kaj sendas la malĝustan signalon al la perfortaj krimuloj. Ĉinio esprimas profundan malkontenton kaj firman oponon.

La Alta Komisarejo de la UN pri Homaj Rajtoj marde publikigis deklaron pri la situacio en Honkongo dum regula gazetara konferenco en Ĝenevo.

La ĉina misio diris, "Manifestacioj en Honkongo lastatempe havis perfortan turniĝon, ĉar iuj radikalaj tumultuloj intence faris perforton. Ilia konduto havas neniun rilaton kun paca manifestacio. Ni rimarkas, ke la Alta Komisarejo kondamnas ian ajn perforton aŭ detruon de posedaĵoj."

La ĉina misio emfazis, ke la polica trupo estas la spino de la publika ordo kaj laŭleĝa regado de Honkongo, kaj la ĉina centra registaro firme subtenas ĉefadministranton Carrie Lam kaj la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en plenumado de devoj laŭ la leĝo.

Ĉina nova ambasadoro al Rusio Zhang Hanhui alvokis la du landojn fari komunajn klopodojn por pli fruktodona kunlaboro.

Zhang diris al ĉinaj kaj rusaj raportistoj en la ĉina ambasadorejo, "Transdoni la torĉon de ĉina-rusa amikeco de generacio al generacio kaj pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn estas grava tasko por ni."

Li diris, ke la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo eniris en novan epokon, kaj la du landoj devas plifortigi siajn rilatojn en la kampoj de politiko, sekureco, praktika kunlaboro, kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj kunordigon sur la internacia tereno. Li aldonis, ke la du landoj devas plifortigi kunlaboron pri gravaj projektoj pri konvencia kaj nuklea energifontoj kaj aviado kaj kosma esplorado. Ili ankaŭ devas plifortigi partnerecon en infrastruktura konstruado por plibonigi sian interkonektitecon, pavimante la vojon por pli da komerco kaj investo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin