Specialistoj: Starigi konsenton de honkonga socio per leĝa regado

(GMT+08:00) 2019-08-15 21:09:03     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon kaj petis specialistojn kaj erudiciuloj esprimi siajn opiniojn pri la situacio en Honkongo. Specialistoj montris, ke la principo "unu lando, du sistemoj" kaj la Baza Leĝo estas fundamento de leĝa ordo de Honkongo. Fronte al la severa perforta agado kaj socia ŝirado, la ununura vojo por solvi la demandon estas reveni al la vojo de leĝo, starigi konsenton per leĝo, protekti spiriton de leĝo. Han Dayuan, membro de la Komitato pri Baza Leĝo de Honkongo sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, estro de la Leĝa Instituto de"unu lando, du sistemoj" de Universitato Renmin de Ĉinio, diris,

"Ĉia ajn agado, kiu defias la ŝtatan suverenecon kaj nacian unuecon, estas atenco al la principo 'unu lando, du sistemoj', kaj estas neakceptebla de la honkongaj leĝo kaj ordo. Mi ne povas trovi pli bonan rimedon ol reveni al la leĝo, kaj mi kredas, ke ankaŭ tio estas la komuna konsento de plej parto de honkongaj civitanoj. Kvankam nun honkonga leĝo alfronas severan defion, tamen Honkongo havas profundan leĝan tradicion kaj la leĝo certe forigos konfliktojn, nuligos diverĝojn kaj revenigo la honkongan socion al ordo kaj sekureco. "

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin