Ĉina misio oponas deklaron de EU pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-15 12:37:51     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ĉina Misio al Eŭropa Unio (EU) diris merkrede, ke la ĉina flanko firme oponas la "tute misgvidan kaj malĝustan" deklaron de la EU pri Honkongo.

La Eŭropa Servo pri Ekstera Agado marde publikigis la deklaron pri la situacio en Honkongo, alvokante ĉiujn flankojn sin deteni kaj malakcepti ĉiajn perfortojn. La deklaro ankaŭ substrekis la gravecon de partopreno en politika procezo de ampleksa kaj inkluziva dialogo.

La proparolanto diris, ke Honkongo estas ĉina Honkongo, kaj honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio, kaj montris, ke spite al la opono de Ĉinio, la EU refoje faris nerespondecajn rimarkojn pri honkongaj aferoj, kaj ke la ĉina flanko serioze zorgas pri ĉi tiu movo.

La proparolanto atentigis, ke tio, kio okazas en Honkongo, estas evoluanta al ekstrema perforto, kaj ĉia intenco kunigi la rigore laŭleĝan plenumon de devoj fare de honkonga polico kun ekstremaj kaj perfortaj krimoj de la radikaluloj estas absolute misgvida kaj malĝusta, kaj la ĉina flanko firme oponas tion.

La proparolanto diris, ke la plej granda prioritato nun en Honkongo estas ĉesigi perforton kaj kaoson, kaj restarigi leĝon kaj ordon. Ĉi tio estas la plej urĝa postulo kaj la plej ampleksa konsento de honkonganoj el diversaj rondoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin